Rokenanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rokenanto
Rokenanto, masklo en reprodukta plumaro
Rokenanto, masklo en reprodukta plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: O. oenanthe
Oenanthe oenanthe
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
nereprodukta plumaro

La RokenantoRoksaksikolo (Oenanthe oenanthe) estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas la plej disvastigata membro de la genro de la enantojOenanthe en Eŭropo kaj Azio, krom kroma setliĝo en Nordameriko.

La Rokenanto estas migranta insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en malferma ŝtona kamparo en Eŭropo kaj Azio kun eksetliĝoj en nordorienta Kanado kaj Gronlando krom nordokcidenta Kanado kaj Alasko. Ili nestumas en rokfendoj kaj nestotruoj de kunikloj. Ĉiuj birdoj vintras en Afriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Reproduktanta masklo

La Rokenanto estas pli granda ol la Eŭropa ruĝgorĝulo je 14½–16 cm longa. Ambaŭ seksoj havas blankan pugon kaj la oftan vostobildon konsistanta en nigrablanka distribuo kiel nigra renversita T fine de la vosto kun blanka bazo.

La plumaro de la somera masklo havas grizajn suprajn partojn, sablokolorajn gorĝon kaj supran bruston kaj nigrajn flugilojn kaj maskon, super kiu estas blanka mallarĝa superokula strio. La ventro estas blankeca. Aŭtune li similas al ino escepte pro la nigraj flugiloj. La ino estas palbruna supre kaj sablokolora sube kun malhelbrunaj flugiloj. La beko kaj kruroj estas nigrecaj.

La masklo havas fajfan, krakantan kanton. La alvoko estas tipa de enantoj kaj saksikoloj, tio estas bruo ĉak kiel de interfrapantaj ŝtonetoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia Systema naturae en 1758 kiel Motacilla oenanthe.[1] La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[2] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[3].

La subspecioj de la Rokenanto estas la jenaj:

  • nomiga oenanthe
  • gronlanda leucorhoa
  • de Seebohm seebohmi
  • suda libanotica
  • kreta virago
  • egipta rostrata

Migrado[redakti | redakti fonton]

La Rokenanto faras unu el la plej longdistancaj flugomigradoj el ĉiu malgranda birdo, ĉar trapasas oceanojn, glacion kaj dezerton.[4] Ĝi migras el subsahara Afriko en printempo al ampleksa areo de la norda hemisfero kio inkludas nordan kaj centran Azion, Eŭropon, Gronlandon, Alaskon kaj partojn de Kanado.[4] Aŭtune ĉiuj revenas en Afrikon, kie iliaj prauloj vintris.[4] Eble kelkaj birdoj kiuj reproduktiĝas en norda Azio povus fari pli mallongdistancan migradon kaj vintras en suda Azio; tamen ilia heredita migremo alportas ilin reen en Afrikon.[4]

Birdoj de la granda, brila gronlanda raso, leucorhoa, faras unu el la plej longaj transoceanaj flugadoj de inter ĉiuj paserinoj. Printempe plej parto migras laŭ vojo (komune uzata de Vadbirdoj kaj Akvobirdoj) el Afriko tra kontinenta Eŭropo, la Brita Insularo kaj Islando al Gronlando. Tamen aŭtunaj vidaĵoj el ŝipoj sugestas, ke kelkaj birdoj trapasas la Nordan Atlantikon rekte al Kanado kaj Gronlando al sudokcidenta Eŭropo (je distanco de ĝis 2500 km)[5]. Oni supozas, ke birdoj kiuj reproduktiĝas en orienta Kanado flugas el Novlando al Azoroj (je distanco de 1600 km) antaŭ flugi antaŭen al Afriko.[6] Aliaj populacioj el okcidenta Kanado kaj Alasko migras per flugo el multo de Eŭrazio al Afriko.[4]

Statuso[redakti | redakti fonton]

La Rokenanto havas etendan teritorion, ĉirkaŭkalkulitan de 2.3 milionoj da km2, kaj grandan populacion ĉirkaŭkalkulitan je 2.9 milionoj da individuoj en la Malnova Mondo kaj Ameriko kombine. Oni supozas, ke tiu specio ne alproksimiĝas al la sojloj de la kriterioj por malpliiĝo fare de la IUCN Ruĝa Listo kaj pro tio estas taksata kiel Malplej Zorgiga.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., 186. "M. dorso cano, fronte alba, oculorum fascia nigra" 
  2. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Alirita 2008-02-05.
  3. Northern Wheatear. Alirita 2008-02-05.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 (1995) Atlas of Bird Migration. New York: Random House. ISBN 0679438270. 
  5. Snow, D.W (1953) "The migration of the Greenland Wheatear" Ibis 95:376-378
  6. ; Amelia C. Zoerb (1997)Northern Wheatear (Oenanthe oenanthe). The Birds of North America Online (A. Poole, Ed.). Alirita 2a Aprilo 2009.
  7. IUCN

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]