Roko Rosemary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roko Rosemary
insuleto [+]

AkvejoPacifiko
Koordinatoj34° 11′ S, 172° 3′ O (mapo)-34.181944444444172.05611111111Koordinatoj: 34° 11′ S, 172° 3′ O (mapo)

Roko Rosemary (Nov-Zelando)
Roko Rosemary (Nov-Zelando)
DEC
Roko Rosemary
Roko Rosemary

Roko Rosemary (Pacifika oceano)
Roko Rosemary (Pacifika oceano)
DEC
Roko Rosemary
Roko Rosemary
Map
Roko Rosemary
vdr

Roko Rosemary aŭ en angla Rosemary Rock estas kruta insuleto, 170 m longa por 40 m larĝa ĉe marnivelo, stare nur super 50 m. Ĝi estas la plej malgranda el la Princinĉeno de la Insuloj Tri Reĝoj kuŝa 57 km ĉe la nordokcidenta pinto de la Norda Insulo de Novzelando. Ĝi nomiĝas tiele laŭ la jakto Rosemary, kiu transportis priserĉistoj al la Tri Reĝoj fine de la 1940-aj jaroj kaj komence de la 1950-aj jaroj.[1]

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Plantoj registritaj en la insuleto estas Salicornia australis, Senecio lautus, Coprosma repens kaj Chenopodium allanii. Ĝi estas reproduktejo por malgranda kolonio, malkovrita nur en 1983, de ĉirkaŭ 20 paroj de Norda Bulera albatroso (Thalassarche bulleri platei), la ununura konata reproduktejo de la subspecio for de la Ĉathamoj. Ĝi havas ankaŭ grandan kolonion de la mevo Tarapungo.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Wright, A.E. (1984). “Buller’s Mollymawks breeding at the Three Kings Islands”, Notornis 31 (3), p. 203–207.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-09. Alirita 2013-05-20.
  2. McCallum, John; Brook, Fred; & Francis, Malcolm (1985). “Buller's Mollymawks on Rosemary Rock, Three Kings Islands, in 1985”, Notornis 32 (3), p. 257–259.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-17. Alirita 2013-05-20.

34° 10′ 54″ S 172° 03′ 23″ U / 34.18167 °S, 172.05639 °U / -34.18167; -172.05639 (mapo)