Rokoj de Bandiagara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rokoj de Bandiagaro)
La rokmasivo de Bandiagara
Setlejo Tellem ĉe piedo de la rokmasivo

La Bandiagara-rokmasivo (france Falaise de Bandiagara) situas en lando de dogonoj en suda Malio. La rokmasivo komenciĝas 100 kilometrojn oriente de regiona ĉefurbo Mopti kaj finiĝas 44 km nordoriente de urbo Bandiagara ĉe la Grandamia-masivo. Ĝi havas longon de ĉirkaŭ 170 km.

La rokoj de la masivo atingas alton de 500 m super la pli sube situantaj sablaj ebenaĵoj de la sudo. Kiel forta sabloŝtona masivo el ruĝa, fer-entena sabloŝtono, ĝi atingas la pinton de 1.115 m ĉe Hombori Tondo, en nordoriento. Tiu rokmasivo havas gravan rolon en vivo de la ĉirkaŭ 300.000 homoj de la dogona popolo.

La rokoj de Bandiagara kaj la ĉirkaŭ 250 ĉirkaŭ-situantaj vilaĝoj surlistiĝis en 1989 ĉe UNESCO kiel mondaj kulturheredaĵoj kaj monda natura heredaĵo.

La kavo-loĝanta tribo Tellem vivis ekde la 10-a jarcento en valoj de la masivo kaj ilin forpelis la dogonoj en la 14-a jarcento.

Toguna ( de Endé

La komunumo Sangha kun multaj religiaj lokoj servas kiel kultura centro de la dogonoj.