Rokytno
Rokytno | |||
---|---|---|---|
Humilejo apud Rokytno
| |||
municipo en Ĉeĥio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Ĉeĥio | ||
Regiono | Pardubice | ||
Distrikto | Pardubice | ||
Fondita | 1436 (la unua skriba mencio) | ||
Poŝtkodo | 533 22 | ||
Retpaĝaro | http://www.rokytno.cz/index0.php | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 826 (01.01.2012) | ||
Loĝdenso | 89 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 6′ N, 15° 54′ O (mapo)50.10305555555615.895277777778Koordinatoj: 50° 6′ N, 15° 54′ O (mapo) | ||
Alto | m | ||
Areo | 10,848383 km² ( 108 4.8 383 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rokytno (Pardubice District) [+] | |||
Vilaĝo Rokytno situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 12 km norde de la urbo Pardubice, 10 km okcidente de la urbo Holice.
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Rokytno
- Bohumileč - kiam la vilaĝo estis fondita ne estas konate. Komence de la 15-a jarcento ĝi apartenis al monaĥejo de Opatovice, post detruo de la klostro en husanaj militoj la vilaĝo transiris al la grandbieno Pardubice. Trans la vilaĝo kondukis veturigista vojo kaj estis en ĝi impostejo.
- Zástava II - la domaro Zástava ekestis en periodo de jozefinismaj reformoj sur grundoj de samnoma terkulturisto Zástava.
- Drahoš estas vilaĝo fondita dum regado de imperiestro Jozefo la 2-a kiel kolonio de germanaj terkulturistoj el Silezio.
Interesaĵo
En 19-a jarcento, okaze de disveturigado de teramaso "Na kopci" estis trovita akvomalilo, vazo por lavi manojn dum manĝado, devenanta el la 13-a jarcento. La memorindaĵo estas deponita en regiona muzeo en Pardubice.
Naturo
Proksime ĉe Rokytno estas naturrezervejo Přesypy u Rokytna (Sabloamasoj ĉe Rokytno) surkreskinta per pinarbaro. Areo de la rezervejo estas 7,19 ha, ĝia kresto estas ĉirkaŭ 250 m longa kaj 15 m alta. Proklamita la rezervejo estis en la jaro 1982. El kreskaĵspecioj ligitaj al blovataj sabloj troviĝas ĉi tie Sabla spergulo (Spergula morisonii), Ledfolia peŭcedano (Peucedanum oreoselinum) kaj Kaluna eriko (Calluna vulgaris).
El psamofila entomofaŭno, insektoj vivantaj en sedimentoj, vivas ĉi tie rara Duna mirmelono (Myrmeleon bore), Hibrida cicindelo (Cicindela hybrida), Arbara cicindelo (Cicindela sylvatica) k.a. Aperas ĉi tie tipaj specioj de birdoj - Ringokolombo (Columba palumbus), Verda pego (Picus viridis), Granda buntpego (Dendrocopos major), Eŭropa sito (Sitta europaea), Arbarfringo (Fringilla coelebs) k.a.
Bibliografio
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
Eksteraj ligiloj