Roland (muzikiloj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Roland (jap. ローランド株式会社, Rōrando Kabushiki-gaisha, an.:. Roland Corporation) estas japana produktanto de elektronikaj muzikinstrumentoj, studiotekniko kaj programaroj. La muzikinstrumenta sekcio respondecas 58,6 % de la tutaj enspezoj. La entreprenon fondis Ikutarō Kakehashi en Ōsaka la 18-an de aprilo 1972 per 33 milionoj da enoj. Nun Roland tenas fabrikojn en Japanujo, Usono, Italujo kaj Tajvano. La 31-an de marto 2009 Roland havis tutmonde 2708 dungitojn kaj atingis kompletspezon da pli ol 1 miliardoj usonaj dolaroj. La germana filialo troviĝas en Norderstedt.

Eksteraj ligiloj