Roland Levreaud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roland Levreaud

Roland Levreaud en 1982, dum prelego en la pariza kulturcentro Pompidou.
Persona informo
Aliaj nomoj Rol'
Naskiĝo 8-an de marto 1919 (1919-03-08)
en Francio proksime de Bordozo
Morto 30-an de novembro 1992
en Francio Cenon
Lingvoj Esperantofranca
Nacieco franco
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto verkoj
Aliaj aktivaĵoj Esperanto-vortaristo
Esperantistiĝis en 1945
vdr

Roland LEVREAUD [Rolando LEVRO] (naskiĝis en 1919 - mortis la 30-an de novembro 1992 en Cenon, Francio), kiu ofte subskribis per la simpla Rol', estis franca esperantisto aktiva en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj kiel Esperanto-vortaristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Levreaud naskiĝis sur la bordoza vitkamparo, en kamparana familio, kaj mem dumvive kultivis plu sian vitejon. Li studis historion en seminario, preparante la konkurson por eniri en Normalan Superan Lernejon, sed ne povis eniri tien pro la militeksplodo. Militkaptito en 1940, li forkuris la kvaran tagon. Li poste plu studis historion kaj geografion en la universitato de Bordozo kaj fariĝis fakinstruisto ĝis 1975.

Ekde 1945, li ekaktivis sur diversaj kampoj, i.a. internaciaj laborkampoj de Civilservo, pacismo, popolklerigado, sindikatismo kaj Esperanto. Li klopodis plekti ligojn inter tiuj diversaj movadoj, ekzemple starigante Esperanto-kurson en 1951 en Poitiers, kie laboris cento da volontuloj de la civilservo[1]. Pli poste li ankaŭ implikiĝis en la cikloturista, ekologiista kaj kinokluba movadoj. Sian partoprenon en la helpa laboro de Internacia Urĝa Agado okaze de naturaj katastrofoj en diversaj mondopartoj li priskribis en kelkaj artikoloj.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

De 1952 ĝis 1992 li zorgis pri la kleriga fako de SAT-Amikaro, la franclingva LEA de SAT, kaj respondecis pri la perfektigaj perkorespondaj kursoj. Li verkis artikolojn por Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo, kaj kunlaboris al multaj lingvaj projektoj, interalie al reverkado de la Racia Kurso ("Cours Rationnel"). De 1962 li estis unu el la reprezentantoj de SAT-Amikaro ĉe Franca Esperanto-Instituto (komuna lingva instanco de Esperanto-asocioj en Francio), prezidis ĝin en 1987 kaj dum periodo ĝia vic-prezidanto.

Anekdote, menciindas ke li estis dum ties junaĝo instruisto de Kribo (Christian Baudé), kiu jarojn poste interesiĝinte pri Esperanto studis la lingvon farante la perkorespondan kurson kun Rolando[2] kaj poste fariĝis zorganto de la impona Broŝurservo de SAT[3].

Vortara agado[redakti | redakti fonton]

Kun Edmond Dazun, Félicien Baronnet k.a. li kunredaktis inter 1953 kaj 1959 la dudirektan vortaron "Dictionnaire Pratique d'Esperanto" (tri eldonoj 1959, 1974 kaj 2000). Al Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970 li kontribuis en la fako "muziko". Por la "Suplemento al la Plena Ilustrita Vortaro" (PIVS, 1987) li prilaboris la fakojn geografio, historio, kinarto, muziko kaj politiko kaj krome kompilis, redaktis kaj prespretigis la Suplementon.

Kvankam grave malsana ekde 1989, li forlasis siajn asociajn respondecojn nur kelkajn monatojn antaŭ sia morto. Li mortis en la maljunulejo de Cenon, en la nokto inter la 29a kaj la 30a de novembro 1992.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originalaj[redakti | redakti fonton]

  • Ne nur vortoj, sed agoj (artikolaro), SAT-broŝurservo, 1997, 110 p [4]
  • Paroladoj kaj prelegoj, SAT-broŝurservo, 199?

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Salutletero kiel prezidanto de FEI por la oficiala inaŭguro de Kvinpetalo, verkita la 22an de aprilo 1987.
  2. Fonto: Luizeto (Louisette), la edzino de Rolando. - vidu ankaŭ la antaŭparolon de Kribo al Ne nur vortoj, sed agoj.
  3. http://satesperanto.org/Prezaro-de-SAT-broŝurservo.html[rompita ligilo]
  4. http://www.nodo50.org/esperanto/Libroservo/Nenurvortoj.htm