Roland Ries

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roland Ries
Roland Ries en septembro 2013.
Roland Ries en septembro 2013.
Persona informo
Roland Ries
Naskiĝo 11-a de januaro 1945
en Niederlauterbach (Bas-Rhin) (Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Université de Strasbourg. Faculté des lettres • College of Saint Etienne vd
Partio PS
Profesio
Okupo politikistoemeritoinstruisto vd
Aktiva en Saint-AvoldSélestat • Lycée Louis Pasteur vd
En TTT Oficiala retejo vd
Senatano de Bas-Rhin
Dum 20-a de februaro 2005
Antaŭulo Hugues Martin
Dum 1-a de oktobro 200426-a de novembro 2004
Urbestro de Strasburgo
Dum 22-a de marto 2008
Dum 27-a de junio 1997 – junio 2000
Sekvanto Catherine Trautmann (PS)
Regiona konsiliano de Alzaco
Dum 15-a de marto 199828-a de marto 2004
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roland Ries, naskiĝinta la 11-an de januaro 1945 en Niederlauterbach (Bas-Rhin), estas franca politikisto , membro de la Socialisma Partio, nun senatano de Bas-Rhin kaj urbestro de Strasburgo.

En Strasburgo

Municipa konsiliano de marto 1983, li estis la unua adjunkto de la urbestro de Strasburgo, Catherine Trautmann, inter 1989 kaj 1997, komisiita pri urboplanado, transportoj, kaj aparte pri la urbaj moviĝoj kaj la transporto de handikapuloj, li kondukis la konstruon de la du unuaj tramlinioj.

Post la nomumo de Catherine Trautmann al la registaro, li estis elektita urbestro de Strasburgo la 27-an de junio 1997[1] poste prezidanto de la urbeca komunumaro de Strasburgo. En junio 2000, li forlasis siajn du oficojn al Catherine Trautmann post ŝia eliro el la registaro.

Inter 2001 kaj 2008, li refariĝis municipa kaj komunumara konsiliano en opozicio.


La 22-an de marto 2008, li estis elektita urbestro de Strasburgo de la Municipa Konsilio per 52 voĉoj kontraŭ 13 blankaj voĉoj. La 18-an de aprilo 2008, li forlasis la prezidon de la urbeca komunumaro de Strasburgo al Jacques Bigot kaj estis elektita 1-a vicprezidanto, komisiita pri kunordigo, transportoj kaj Eŭropo.

Mandatoj

Naciaj kaj eŭropaj mandatoj

  • de 1995 ĝis 2002 : Membro de la kongreso de lokaj kaj regionaj povoj en Eŭropo
  • de 2001 ĝis 2003 : Membro de la Ekonomia, Sociala kaj Media Konsilio
  • de 2004 : Senatano de Bas-Rhin. Li estas membro de la komisiono pri ekonomiaj aferoj, kaj, de 2008, vicprezidanto de la komisiono pri eŭropaj aferoj

Lokaj mandatoj

municipaj mandatoj
regionaj mandatoj

Notoj kaj referencoj

  1. « Roland Ries estas elektita urbestro de Strasburgo », gazeto "Le Monde", la 29-an de junio 1997

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Rilataj artikoloj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ligiltabelo Nunaj parlamentanoj de Bas-Rhin Ŝablono:Ligiltabelo Urbestroj de la grandaj urboj de Francio


Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "1945" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Ries, Roland".