Rolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Roland.
la rolando de Bremeno

Rolando estas statuo de kavaliro kun nuda glavo (juĝista glavo), kiu relative ofte estas trovebla en urboj de norda kaj orienta Germanio.

Signifo[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko oni starigis roland-statuojn kiel signon de burĝa libereco. La rolando figuris la memstarecon de urbo kun propra jurisdikcio. Sed ankaŭ aliaj kaŭzoj povis ludi rolon, ekz. la ekonomia bonfarto de urbo.

En la mezeopoko la figuro de rolando, kiu konatiĝis per la roland-kanto, havis la statuson de popla heroo. La gloro baziĝis sur la sorto de Hruotland, kiu sub Karolo la Granda estis grafo en Bretonio. Roland falis en la batalo kontraŭ la eŭskoj sub grafo Lupus en la Pireneoj en la valo de Roncesvalles la 15-an de aŭgusto 778.

Poste oni uzis rolandojn ankaŭ kiel simbolon kontraŭ la eklezia regado. Tamen kontraŭe al tio la plej malnovaj figuroj de rolando, ĉefe en suda Eŭropo, havis gravan ligon al la kristana religio. Rolandoj ĉefe staris tie, kie regis la Magdeburga juro.

La rolando de Bremeno[redakti | redakti fonton]

La urbo Bremeno jam tre frue havis lignan rolandon, kiu tamen forbrulis en 1366. Jam en 1404 oni konstruis novan rolandon el hela kalkŝtono kiel simbolon por rajto kaj libereco en la Franka Regno. Ĝi estis starigita sur la urbodoma placo rekte vidalvide al la katedralo. Tio estis defio por la tiama eklezio, ĉar ĝi montris la deziron de la burĝaro de Bremen je sendependeco de la reganta eklezio. De Bremen la rolando disvastiĝis kiel simbolo de la libereco en Eŭropo.

En julio 2004, 600 jarojn post la starigo, la rolando de Bremen kune kun la urbodomo pro la signifo por la sendependeco de la urbo estis listigita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Pluaj statuoj[redakti | redakti fonton]

la ŝtona rolando de la urbo Bad Bramstedt en Ŝlesvigo-Holstinio

Konataj estas entute ĉirkaŭ 55 rolando-statuoj, el kiuj 20 ankoraŭ ekzistas. 13 el la konataj statuoj troviĝas en Saksio-Anhalto, kio montras koncentriĝon en la orienta kaj okcidenta tereno de la meza Elbo. Tio koincidas kun la orienta kaj norda limregiono de la Franka Regno ĉirkaŭ la jaro 800 kaj montras ligon al Karolo la Granda.

Specialaĵo estas la rolando de Haldensleben, ĉar ĝi estas la ununura rajdanta rolando. En kelkaj lokoj la rolando poste fariĝis motivo por la urba blazono, ekz. en Wedel, Bad Bramstedt aŭ en Wolfsburg-Hehlingen. La blazono de Hehlingen montras la rolandon, kiu nun troviĝas en Haldensleben. Laŭ legendo ĝi estis ŝtelita en 1419. Ekzistas kelkaj tiaj legendoj pri ŝtelado de rolandoj, kio pruvas la altan simbolan signifon de tiu figuro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]