Rolf Bugge Paulsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-B

Rolf BUGGE-PAULSEN, norvego, antaŭe diversaj profesioj, ĉefe kapitano de infanterio, Oslo. Naskiĝis la 11-an de decembro 1894 en Bergen. Ano de pedagogiaj kaj humanismaj asocioj; artikoloj por revuoj kaj gazetoj, pluraj vojaĝoj eksterlande. Esperantisto de 1907. Prezidanto de NEL 1919. Ano de ekzamena komisiono de NEL depost 1923, L. K. 1932; ktp. Restarigis "Norvegan Esperantiston en 1922 kaj 1932. Vizitis kvar UK-ojn kiel reprezentanto de la norvega registaro. Faris multajn propagandajn paroladojn diversloke, faris ek de 1925 ĉirkaŭ 25 radioparoladojn kaj gvidis en la fino de 1928 kaj komenco de 1929 la unuan radiokurson de Esperanto en Norvegio. Gvidis multajn kursojn i. a. 7 kursojn en Svedlando invitita de SEI. 1931-1932 gvidis 4 Cseh-kursojn por policanoj en Oslo, fondigis klubon inter policistoj. Preparis la kurson de A. Cseh ĉe la Universitato en Oslo, 1930. Verkis aŭ eldonigis propagandilojn kaj lernolibrojn.