Rolf Kühn (muzikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rolf Kühn je la ĵazfestivalo MPS en 1971.
Foto de Heinrich Klaffs.

Rolf Kühn (n. 29-an de septembro 1929 en Kolonjo) estas germana muzikisto kaj ĵazklarnetisto. Li apartenas al la malmultaj ĵazklarnetistoj, kiuj evoluigis apartan stilon. [1]

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Li alkreskis en Lepsiko kaj lernis ekde 1937 pianludon. Jam junaĝe li fariĝis sperta pri muzikteorio kaj kompozicio. En 1941 lin instruis Hans Berninger, kiu tiutempe estis soloklarnetisto de la Gewandhausorchester en Lepsiko. En la aĝo de 17 jaroj Kühn fariĝis en 1946 saksofonisto kaj klarnetisto de la novfondita radiostacio Lepsiko de la Mezgermana Radio. Kiel soloisto li ludis sub Kurt Henkels en la Radio-Dancorkestro Lepsiko, la ĉefa bandego de la soveta okupacia zono de Germanio, komune kun la pinta trumpetisto Horst Fischer kaj la frapinstrumentisto kaj posta ĉefo de propra orkestro Fips Fleischer.

Post mallonga restad ĉe Eugen Henkel Kühn fariĝis post 1950 ĉefa saksofonisto de la dancorkestro de la radio en la usona okupita sektoro (RIAS) en Berlino. En 1954 Kühn estis unuafoje distingita je eŭropa ĵaz-konkurso kiel „plej bona klarnetisto“ kaj defendis ĉi tiun premion ankaŭ dum la sekvontaj du jaroj.

En 1956 Kühn transiris al Usono, gastis en Novjorko kun Caterina Valente. Tie li ankaŭ renkontiĝis kun John Hammond, kiu antaŭenigis la supren strebantan junan muzikiston. Li formis novan akompangrupon por li, kun kiu li koncertis i.a. en la novjorka Birdland, en la ĉikaga Blue Note kaj je la Newport Jazz Festival. Ekde 1958 ĝis 1962 Kühn ludis en la orkestro de Benny Goodman kaj – posteule de Buddy DeFranco – unu kaj duonan jaron kiel soloklarnetisto ĉe Tommy Dorsey.

En 1962 Rolf Kühn revenis al Germanujo, kie li tuj fariĝis estro de la televidorkestro de la Nordgermana Radio (NDR) en Hamburgo. Krom sia laboro kiel orkestrestro Kühn muzikas ankaŭ kun Albert Mangelsdorff kaj aliaj kiel soloisto de la ĉiustelularo „German Allstars“, kun kiu li ankaŭ entreprenis vastan koncertvojaĝon tra Sudameriko. Samtempe ekde la 1960-aj jaroj ekestis multaj sondisko-publikaĵoj kun li kiel estro kaj gastmuzikisto je renomaj diskeldonejoj kiel Polydor, Vanguard, Brunswick, Amiga, Intercord, Impulse! Records kaj kompreneble MPS.

Ekde 1966 la 14 jarojn pli juna frato de Rolf Kühn, kiu antaŭe loĝis en Lepsiko, pianisto Joachim Kühn, ankaŭ loĝas en okcidenta Germanujo. La fratoj ekde tiam ĉiam denove koncertas kune (komence produktita de Joachim Ernst Berendt).

La muzika spektro de Rolf Kühn ampleksas ekde la 1960-aj jaroj krom klasika ĵazo ankaŭ liberan ĵazon kaj rokĵazon. Kühn sin turnis ekde tiam ankaŭ pli kaj pli al komponista kaj direktista laboro kaj transprenis la muzikan estradon de diversaj teatrejoj, ekz. ankaŭ de la berlina Theater des Westens.

Ekde fine de la 1960-aj jaroj li pli multe komponas por filmoj kiel ekz. Das gelbe Haus am Pinnasberg, Perrak / Inspektor Perrak greift ein, Der Todesrächer von SohoDr. M schlägt zu kaj mitaj televidserioj kiel ekz. Tatort kaj Derrick, foje tamen ankaŭ surdiskigas por diskeldonejoj kiel Selected Sound. Rolf Kühn estis edzo de la germana aktorino Judy Winter. La fratoj Kühn apartenas al la plej elstaraj kaj sukcesaj germanaj ĵazmuzikistoj. La aro de distingiloj, kiujn ili kolektis ene de la lastaj 40 jaroj (ekz. junion de 2011 la premion Jazz-Echo-Preis 2011 por ilia vivoverkaro), estas same impona kiel la multnombro de publikaĵoj, sur kiuj ili estas aŭdeblaj unuope aŭ kune.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Maxi Sickert: Clarinet Bird: Rolf Kühn - Jazzgespräche, Creative People Books / Broecking Verlag 2009; ISBN 978-3-938763-10-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Same kiel Perry Robinson, la jam menciita Buddy DeFranco, Eddie Daniels aŭ Theo Jörgensmann, al kiu sendepende de Kühn estas dankenda en la [19]80-aj jaroj klarneto-renesanco en ĵazo, Rolf Kühn apartenas al la lastaj de sia profesio, kiu scipovas ludi »la bastonon kun la truoj« (komp. Bing Crosby/Louis Armstrong: »That's Jazz«) neintermikseble personstile". Neues Deutschland, 18-an de oktobro 2009.