Rolf Riehm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri planlingvisto Rolf Riehm. Ekzistas ankaŭ artikolo pri Rolf Riehm (komponisto).

Rolf Riehm
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (80-jaraĝa)
vdr

Rolf RIEHM (pseudonimo: Mario PLEYER) estas aŭtoro de la planlingvo Unitario. Li naskiĝis en 1944 en Germanio kaj laboris kiel maŝinkonstrua inĝeniero en Bensheim, suda Hesio. En la 1980-aj jaroj li lernis Esperanton kaj partoprenis kelkajn esperantistajn aranĝojn. Lia konvinko, ke lingvaj malperfektaĵoj de Esperanto malhelpas ĝian sukceson, instigis lin mem evoluigi la planlingvan projekton Unitario, kiun li publikigis en 1989. Sed lia inventaĵo elvokis ene de la Esperanto-movado ĉefe mokojn kaj ekster ĝi grandan indiferentecon. Li restis verŝajne la sola parolanto de Unitario kaj - laŭ impreso de esperantistoj - eĉ mem nur malbone regis ĝin. De lia revuo "Unitario" aperis nur unu numero en 1990, interalie kun recenzo de Ulrich Matthias kaj leteroj de la interlingvaistok Peter Gopsill kaj Ferenc Jeszenszky, la esperantistoj Claus J. Günkel kaj Rudolf Fischer.

En 1991 Riehm komencis aktivi por Interlingvao.

Li aktivis ĉe Facebook ĝis la 2-a de aprilo 2015. Post tio, ne plu aperis vivsignoj de li.