Ĝermolisto de norvegaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rolf UHLEN)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A[redakti | redakti fonton]

Agnete Anjer[redakti | redakti fonton]

Agnete ANJER (1915 - mortis la 31-an de januaro 2005 en Oslo) estis dumviva membro de UEA, ŝi ne akceptis oficialajn funkciojn en la movado, sed en la aktivado de sia edzo Ludvig Anjer, estro de la Informa Fako de Norvega Esperantista Ligo, ŝi partoprenis "malantaŭ la kulisoj".

B[redakti | redakti fonton]

Sigmund Blikshavn[redakti | redakti fonton]

Sigmund BLIKSHAVN (1915-1994), fakdelegito pri mekaniko dum pli ol 20 jaroj, mortis la 31-an de decembro en Haugesund (Norvegio).

Anne Karin Bondhus[redakti | redakti fonton]

Anne Karin BONDHUS (1967/1968-2019), dum dudek jaroj funkciis kiel kasisto de Norvega Esperantista Ligo, ĝis ŝi en junio 2019 forpasis en aĝo de nur 51 jaroj. La funebra ceremonio okazis en la urbeto Bryne proksime de la lago Frøylandsvatnet en la provinco Rogaland.

C[redakti | redakti fonton]

Thor Magnus Carlsen[redakti | redakti fonton]

Thor Magnus CARLSEN (naskiĝis en 1927; mortis la 21-an de majo 1994) estis norvega esperantisto, delegito de UEA en Oslo kaj prezidanto de la loka klubo (1980-1992).

Signe Christophersen[redakti | redakti fonton]

Signe CHRISTOPHERSEN estas norvega esperantistino. De 2005 ĝis 2007 ŝi estis prezidanto de Norvega Junularo Esperantista.

D[redakti | redakti fonton]

Douglas Draper[redakti | redakti fonton]

Douglas DRAPER (naskiĝis la 4-an de oktobro 1938) estas norvegiĝinta esperantisto loĝanta ekde 1962 en Oslo. Li estas redaktoro de la membrogazeto Norvega Esperantisto kaj sekretario de la loka E-klubo.

H[redakti | redakti fonton]

Aleksander Helgaker[redakti | redakti fonton]

Aleksander HELGAKER (naskiĝis en 1988) estas norvega esperantisto. De 2005 ĝis 2007 li estis estrarano de Norvega Junularo Esperantista.

K[redakti | redakti fonton]

Torstein Kvakland[redakti | redakti fonton]

Torstein KVAKLAND (naskiĝis la 12-an de februaro 1955) estas norvega esperantisto, prezidinto de Norvega Esperantista Ligo.

Vigdis Kvalvaag[redakti | redakti fonton]

Vigdis KVALVAAG (1929-1996), dumviva membro, mortis la 15-an de decembro en Stavanger (Norvegio), kie ŝi estis pli ol 40 jarojn vicdelegito, poste delegito. Ŝi kunfondis en 1948 la lokan E-klubon kaj estis ties sekretario dum ĝia 20-jara ekzisto.

Odd Kolbrek[redakti | redakti fonton]

Odd KOLBREK (1916-2002) estis plurjara kasisto de la Norvega Esperantista Fervojista Asocio (NEFA), mortis la 2-an de novembro en Oslo.

Per Johan Krogstie[redakti | redakti fonton]

Per Johan KROGSTIE [krOgsti] (naskiĝis la 15-an de septembro 1929, mortis la 4-an de novembro 2009) estis norvega esperantisto kaj prezidanto de la Norvega Esperantista Ligo.

L[redakti | redakti fonton]

Marianne Lund[redakti | redakti fonton]

Marianne LUND - aparte aktiva en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj en TEJO kaj Norvega Junularo Esperantista - estas norvega esperantistino kaj tradukistino. Ŝi studis slavistikon en la Universitato de Tromsø kaj nun laboras kiel publika oficisto en la administrejo de la urbo. En 1988 ŝi kun la francoj Jean-Marc Verger kaj Jorgos organizis sesmonatan biciklan rondvojaĝon ĉirkaŭ Eŭropo pro la 40-jariĝo de Hom-Rajta Deklaracio: Grupo de laŭ etapo inter 4 kaj maksimume 13 biciklantoj averaĝe biciklis 80 kilometrojn tage.

M[redakti | redakti fonton]

John Moe[redakti | redakti fonton]

John MOE (1918 - mortis la 20-an de oktobro 1989 en Oslo, Norvegio) estis UEA-fakdelegito pri fervojoj.

Stefan Murak[redakti | redakti fonton]

Stefan MURAK ( naskiĝis en 1914 - mortis 2001 en Nesbru, Norvegio) estis dumviva membro, kiu kelktempe deĵoris en la Centra Oficejo. En 1970 li diplomiĝis ĉe la Universitato de Oslo per disertaĵo Esperanto-lingva.

O[redakti | redakti fonton]

Kjell Offerdal[redakti | redakti fonton]

Kjell OFFERDAL (naskiĝis 1915 - mortis en aprilo 1978) estis fakdelegito de UEA en Bergen, Norvegio, 45 jarojn aktiva en la landa Esperanto-movado.

S[redakti | redakti fonton]

Kai Salve Salvesen[redakti | redakti fonton]

Kai Salve SALVESEN estas norvega esperantisto. De 2003 ĝis 2007 li estis sekretario de Norvega Junularo Esperantista.

Olav Thormodsen[redakti | redakti fonton]

Olav THORMODSEN (naskiĝis 1910 - mortis en decembro 1992 en Haugesund, Norvegio) estis UEA-fakdelegito pri ĵurnalismo. En la 50-aj jaroj li partoprenis la reorganizon de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio kaj dum longa tempo estis ĝia prezidanto. Nekrologo aperis en Internacia Ĵurnalisto, 2/1993, p. 3.

U[redakti | redakti fonton]

Rolf Uhlen[redakti | redakti fonton]

Rolf UHLEN estis la fondinto de la fonduso Rolf Uhlen (Uhlens legat) de la norvega Esperanto-movado.

W[redakti | redakti fonton]

Kjell Walraamoen[redakti | redakti fonton]

Kjell WALRAAMOEN (naskiĝis en 1931; mortis la 20-an de majo 2005 en Alvdal, Norvegio) estis norvega esperantisto, kunverkinto kun Lina Gabrielli de la poemaro Ni devas vivi (1974).