Rolulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rolulo estas koncepto kiu rilatas al la latina vorto Persona kiu laŭlitere signifas "maskon", kvankam ne temas pri vera masko, sed pri tiuj uzataj en antikvgreka teatro aŭ la "socia masko" kiun ĉiu homo supoze survestas.
La rolulo de la literatura verko "Don Quijote de la Mancha".
Gravuraĵo de Gustave Doré.

La rolulo estas ĉiu el la homaj aŭ simbolaj estaĵoj, kiuj aperas en verko ĉu literatura, teatrakina. La fikcia rolulo estas mensa konstruaĵo prilaborita pere de lingvaĵo. La literatura rolulo, kiel koncepto strukturisma, restas senmova, kaj reduktiĝas al aro de karakteroj aŭ necesa funkcio en la disvolvigo de la agado.

Persono kaj rolulo[redakti | redakti fonton]

En multaj lingvoj la vorto rolulo devenas de la vorto persono, termino de greka deveno, πρόσωπον, kiu signifis aktora masko, aŭ teatra rolulo.

La literatura kritikistaro faras klaran distingon inter personoj kaj roluloj, diferencigante inter realaj personoj kaj literaturaj roluloj. La persono apartenas al la reala mondo, dum la literatura rolulo estas nur fikcio, vortoj sur papero kiuj sugestas mensajn imagojn, kvankam tiuj povas esti bazitaj sur ekzistantaj aŭ ekzistintaj realaj personoj, ekzemple la rolulo de Simón Bolívar en La generalo en sia labirinto (la antaŭa ligo kondukas al la artikolo pri la persono, ne pri la rolulo).

La personoj konvertas en lingvaĵon la elementojn kiujn ili ricevas per sensoj, dum ĉe la literatura rolulo la objekto ricevita estas jam lingvaĵo. Laŭ Jacques Lacan, la realo ekzistas, sed ĉiam for de onia atingo; la "simbola ordo" estas peranta sistemo bazita sur la lingvo kaj sur la simbola reprezentado de la aferoj: «oni konstruas sian mondon pere de la lingvo».

Laŭ Karl Marx kaj aliaj aŭtoroj, persono estas la intima realo, la totalo de la aŭtenta estaĵo, kiu kaŝiĝas ene de la rolulo, kiu estas nur fikcia imago kiun la mondo surmetas al oni, kiun oni inventas kaj oferas al la resto de la mondo.

La konstruo de literaturaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Cervantes, "la plej genia de la ingeniuloj", konstruas siajn rolulojn uzante ilin, kiu difiniĝas laŭ tio dirata aŭ farata de ili, aŭ pere de la aliaj roluloj, kiuj elsendas juĝaĵojn kaj opiniojn pri siaj kunuloj, difinante sin ili meme; krome, la rakontisto oferas priskribojn de fizikaj kaj moralaj kvalitoj de tiuj roluloj, kaj rakontas ilian agadon.

La aŭtoro konstruas la rolulon, dekomence, kiel asertas la kovrilpaĝo de la unua Kiĥoto: “El ingenioso hidalgo don Quijote de la Mancha, compuesto por Miguel de Cervantes” (komponita de), sed la aŭtoro insistas pri la neevitebla respondeco de la legonto kiu komprenos kaj komprenu la libron je sia propra kompreno, tio estas, kiu konstruos sian propran Kiĥoton.

"Cervantes ne oferas rolulojn, sed la eblon konstrui vivojn... ĉar li sciis havigi diskursajn materialojn tiajn ke ili petas, ke mi demandu al mi pri la kaŝitaj motivoj de la roluloj, kaj kiuj permesas al mi, aŭ akceptas, aŭ simple devigas ke oni konstruu al ili vivon kiu elstaras el la limoj de la vorta teksto. (Carroll Johnson)

Roluloj en universala literaturo[redakti | redakti fonton]

La kritikistaro de poezio kaj fikctio aludas la "dua memo" kreita de la aŭtoro kaj tra kio la rakonto estas rakontita. La atribuoj kaj sintenoj asociaj kun la rolulo estas komprenataj kiel separataj el la aŭtora intenco, kvankam kopreneble povas fakte esti ia koincido inter ambaŭ. Ekzemple, en la romano de Fjodor Dostojevskij nome Leteroj Elsubteraj (ĝenerale konsiderata kiel la unua ekzistadisma romano), la rakontisto ne devus konfuziĝi kun la propra Dostojevskij, spite la fakton, ke Dostojevskij kaj lia rakontisto povas aŭ ne kunhavi multe komune. Tiusence, la rolulo estas ĉefe grava ilo por atingi partikularan mondkoncepton. Alia ekzemplo de tiu fenomenono povas troviĝi en la romano de Brett Easton Ellis nome American Psycho, la historio de psikopata murdisto loĝanta en Novjorko, kiu estas sukcesa, kvankam iom perdita, dumtaga stabano de Wall Street. La verko estas socia satiro, kaj kvankam povas esti multo de aŭtora intenco, la rolulo de Patrick Bateman (La unuapersona rakontisto de la romano) ne devus esti konfuzita kun la aŭtoro.

En ambaŭ ekzemploj, la rolulo estas aktiva partoprenanto en la historio kiun oni rakontas — ĝi estas lia propra historio — sed tio ne estas nepre la kazo. Ĉe alia ekzemplo el la verko de Dostojevskij, la rakontisto de La fratoj Karamazov ne estas aktiva partoprenanto en la historio, sed tamen prezentas klaran vidpunkton sur la eventoj. Per aliaj vortoj, la nevidebla kaj ĉioscianta rakontisto de la romano de Dostojevskij donas al la leganto la impreson preni difinitan sintenon al la okazaĵoj, kvankam subtilan, kaj ĉefe pro la nuancoj de la priskriboj kaj la frazaro.

Fine, la 20a jarcento havigis al oni multajn intermezajn instancojn. Ekzemplo estas la romano de William Faulkner nome Dum mi agonias, historio rakontita entere laŭ la internaj monologoj de dekkvin diversaj unuapersonaj rekontistoj, kaj tio el la sama nombro de diferencaj vidpunktoj. Alia ekzemplo de nedifinita rilato inter rakontisto, ĉefrolulo kaj roluloj — eble la plej elstara ekzemplo de la anglalingva literaturo — povas troviĝi en la romano de James Joyce nome Uliso. Tie oni trafas ekzemplojn de rekta unuapersona rakontado, triapersona rakontado miksita kun unuapersona flukso de konscio, dekduoj da paĝoj de katekismaj demandoj kaj respondoj, superrealisma teatra epizodo kun dialogo kaj teatraj indikoj, kaj fine la fama etendita unuapersona konscifluo aŭ monologo kiu finigas lalibron.

Por resumo, rolulo povas, larĝe parolante, esti komprenata kiel la "organizanta konscio" de la rakonto. Tio klare diferencigas ilin el roluloj, eĉ prilaboritaj, kiuj ne kondukas la vidpunkton de la leganto pri la eventoj.

Charles Dickens kaj William Blake, ekzemple, havis progresemajn sintenojn pri la malfacilaĵoj de la laboristaj klasoj dum la Viktorina Britio kaj la sekvaro de la industria revolucio en la samtempa Britio, respektive, kaj iliaj sintenoj speguliĝis klare en ilia verkaro. Sed aliaj kazoj ne estas tiom klaraj. Oni ne scias multe pri la vivo de Thomas Pynchon, sed liaj libroj, ĉefe Gravity's Rainbow, akiris simbolan statuson en la moderna okcidenta literaturo. Plie, se la interpretadon de verko oni konsideras kiel fundamente la procezon de deĉifrado de la persona sento de aŭtoro pri diversaj temoj — klopodo kompreni la mens auctoris (menso de aŭtoro) — tiam oni povus argumenti, ke tiu literatura kritiko tiele degeneriĝas en ia falsa psikoanalizo, ne lasante lokon por konsidero de la propraj verkoj.

Roluloj aŭ roloj en psikologio[redakti | redakti fonton]

La rolulo estas ankaŭ la masko aŭ aspekto kiun iu prezentas al la ekstero. Ĝi povas aperi en sonĝoj sub diversaj aspektoj (vidu Carl Jung kaj lian psikologion). Grave, la rolulo, uzata en tiu senco, ne estas pozo aŭ ia intenca misreprezentado de la memo al aliuloj. Plie, estas la memo kiel memkonstruita, kaj povas ŝanĝi laŭ la situacio kaj la kunteksto.

La rolo en desegnado[redakti | redakti fonton]

Ĉe desegnado, rolo estas ideo kiu konsistas el aĵo rilata al dezirata uzanto aŭ ĉiutaga konsumanto kaj ties kutimbildoj, uzante specifan detalojn, ne ĝeneralaĵojn. Tre populara aĵo estas la 'persona afiŝo' kiu estas kutime prezentita kun foto kaj teksto.

Roluloj ĉe komunikostudoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe tiu fako pri komunikado, rolulo estas termino uzata por priskribi la versiojn de la memo, kiujn ĉiu individuo posedas. Tiuj kutimoj estas elektataj laŭ la dezirata impreso, kiun la individuo deziras krei dum interagado kun aliaj homoj. Tiele, roloj prezentataj al aliaj homoj varias laŭ la socia medio kie la rolulo enkadriĝas, ĉefe pri la rolo prezentata antaŭ aliaj, kiu diferenciĝas el la individua persono, kiu prezentiĝas, kiam tiu estas sola.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]