Roma Meslibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Roma meslibro)
Roma Meslibro en Esperanto (1995)
Papo Johano Paŭlo la 2-a kaj la Esperanta Meslibro kaj E-Legaĵaro (E-lekcionario), sur la foto estas la momento de la enmanigo (en septembro 1997), tio estis finalo de la streboj de episkopo Władysław Miziołek el Varsovio. Episkopo Miziołek gvidis la komisionon por la aprobo de la Roma Meslibro en Esperanto. Tiu ĉi aprobo efektiviĝis jam en 1990
Teksto Quo primum, en la romia misalo de Pio la 12-a de 1956

La Roma Meslibro (latine: Missale Romanum) estas la precipa liturgia libro de la Katolika Eklezio. Ĝi enhavas preĝojn de la meso kaj priskribas la liturgiajn agojn.

La Esperanta Meslibro kaj legaĵaro por dimanĉoj kaj festoj aperis, kun vatikana imprimaturo, en 1995 enforme de du bele binditaj volumoj. Krome ĝi estis eldonita kiel la lumdisko OekuRom de IKUE kaj KELI en 2002.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]