Romain Rolland

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Romain ROLLAND naskiĝis la 29an de januaro 1866 en Clamecy, † la 30-a de decembro 1944 en Vézelay estis franca verkisto.

La filo de instruisto studis en Parizo kaj Romo, laboris poste kiel instruisto kaj de 1903 ĝis 1912 kiel profesoro pri muzikscienco en La Sorbonne. En la jaro 1915 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Sian literaturan agadon li komencis per (ĉefe historiaj) dramoj kaj biografioj. Dum la Unua mondmilito li dediĉis sian energion al la celo de paco. Ekde 1921 li interesiĝis pri la hinda kulturo: Li renkontiĝis kun Rabindranath Tagore kaj Jawaharlal NEHRU kaj verkis en 1923 biografion pri Mohandas Karamchand Gandhi. Rabindranath Tagore kaj Romain ROLLAND ambaŭ estas Nobelpremiitoj aprobintaj studintaj aŭ uzintaj esperanton. R. ROLLAND akceptis la honorprezidantecon de la dua kongreso de SAT En la 1930-aj jaroj li vojaĝis al Sovetunio, renkontiĝis i.a. kun Maksim Gorkij kaj Stalino, sed lia simpatio al la komunismo pli kaj pli cedis al kritikemo. En la jaro 1942 li verkis sian membiografion Le voyage intérieur.

Listo de verkoj

  • Aert (dramo, 1898)
  • Les Loups-morituri (dramo, 1898)
  • Danton (dramo, 1898)
  • Vie de Beethoven (biografio, 1903)
  • Vie de Michelange (biografio, 1905)
  • Vie de Tolstoi (biografio, 1911)
  • Jean-Christophe (romano, 1904-12)
  • Au dessus de la mélée (kontraŭmilita verko, 1915)
  • Colas Breugnon (romano, 1918)
  • Clérambault (romano, 1920)
  • Mahatma Gandhi (biografio, 1923)
  • L'âme enchantée (romano, 1922-24)
  • Un jeu de l'amour et de la mort (dramo, 1925)
  • Le voyage intérieur (membiografio, 1942)

En Esperanto aperis

Al la forbuĉataj popoloj / de Romain Rolland. El la franca originalo trad. Georg Mahn - 1.-3. milo. - Bern: Universala Esperanto Asocio, 1920. – 16 p.

Vortoj de Romain Rolland : kaj Esperantaj vortoj koncernantaj la apostolon / aranĝita de Hukuta-Masao kaj membroj de Hino-Esperanto-Klubo. - Tokio: Asake-Syoboo, 1977. - 82 p.

Eksteraj ligiloj

Trovu « Romain Rolland » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

greke http://association-romainrolland.ouvaton.org greke http://nobelprize.org/literature/laureates/1915/rolland-bio-ess.html greke http://www.association-romainrolland.ouvaton.org greke http://www.nobel.se/literature/laureates/1915/rolland-bio-ess.html greke Liberpensuloj