Romanĉa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Romanĉa lingvo (romanĉe: Rumantsch) estas lingvo parolata en Svislando.

Romanĉa lingvo
Rumantsch
lingvo • moderna lingvo
Retolatina lingvaro
Parolata en Kantono Grizono en Svislando
Parolantoj 40 039
Denaskaj parolantoj 35 095
Skribo latina
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en   Svislando
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 rm
  ISO 639-2 roh
  ISO 639-3 roh
  SIL ROH
  Glottolog roma1326
Angla nomo Romansh
Franca nomo romanche
Vikipedio
vdr
Mapo pri la lingva situacio en la frua mezepoko
Mapo pri la lingvoj en Grizono
Romanĉa teksto sur domo en Sagogn (Surselva)

Nomo: Rumantsch (en Esperanto: romanĉaretoromanĉa)
Parolantoj: ĉ. 35 000 (2000)
Landoj: Kantono Grizono en Svislando, minoritatoj en okcidenta Aŭstrio kaj norda Italio, krome relative granda diaspora komunumo en Zuriko
Origino: de la vulgara latina de Rhaetia, ĉ. 1100
Skribo: latina

Lingva specimeno

La Patro Nia en la normigita skriblingvo (grizonromanĉa):

Bab noss, ti che es en tschiel!
Sanctifitga vegnia tes num!
Tes reginavel vegnia tar nus!
Tia veglia daventia sin terra sco en tschiel!
Noss paun da mintgadi da a nus oz!
Ed ans perduna noss debits,
sco era nus perdunain a noss debiturs
E n'ans maina betg en empruvament,
ma spendra nus dal mal!
Amen.

Nombro da parolantoj kaj statuso

La romanĉa estas lingvo tre malvaste parolata – nur 66 000 parolantoj en kelkaj valoj de Alpoj en la svisa Kantono Grizono kaj diasporaj komunumoj ekzemple en Zuriko. (Kvankam ĝi oficiale tute ne apartenas al la romanĉlingva teritorio, la alemanlingva urbo Zuriko fakte estas la urbo kun la plej granda nombro de romanĉlingvanoj, inter 5000 kaj 10 000.) La romanĉa lingvo akiris per tutsvisa baloto en la jaro 1938 la statuson de kvara nacia lingvo de Svislando, kaj en la jaro 1996, post nova popola voĉdono, la romanĉa fariĝis duonoficiala. En 1999 per la akcepto de nova Federacia Konstitucio de Svislando ĝia statuso estis ankoraŭ plifortikigita.

Idiomoj

Pro la Alpoj la vulgara latina de la provinco de Rhaetia evoluis aparte de la arpitana lingvo en la okcidento kaj la lombarda en la sudo. La romanĉa ne estas la plej granda latinida lingvo, kiu evoluis en Rhaetia (en Italio estas 500 000 parolantoj de raetaj lingvoj), sed ĉar ĝi estas oficiala svisa lingvo, ĝi estas la plej fama.

Pro la izolemaj montoj, ĉiu valo havis sian propran idiomon de la lingvo. La kvin idiomoj, de la okcidento de la kantono al la oriento (kun ekzempla frazo - "La vulpo estis denove malsata") estas:

  • la sursilvana (romanĉe: Sursilvan): L'uolp era puspei inagada fomentada.
  • la sutsilvana (romanĉe: Sutsilvan): La vualp eara puspe egn'eada fumantada.
  • la surmirana (romanĉe: Surmiran): La golp era puspe eneda famantada.
  • la putera (romanĉe: Puter): La vuolp d'eira darcho üna vouta famenteda.
  • la valadera (romanĉe: Vallader): La vuolp d'eira darcheu üna jada fomantada.

Por kontrasto, jen la itala teksto de la frazo:

  • itala lingvo: La volpe era nuovamente affamata.
  • aŭ en Esperanto: La vulpo estis denove malsata.

Grizonromanĉa

Inter 1800 kaj 1960 fiaskis tri provoj de superregiona skriblingvo romanĉa. En la jaro 1982 la Lia Rumantscha (LR, tegmenta organizo de ĉiuj romanĉaj organizoj lingvaj kaj kulturaj) komisiis la zurikan romaniston Heinrich Schmid krei gvidliniojn por la ellaboro de la superregiona skriblingvo Rumantsch Grischun 'grizona romanĉa', 'grizona latinidlingvo'. El tri el la kvin idiomoj estis kreita unu komuna skriba formo de la lingvo, kiun ni do povas nomi grizonromanĉa laŭ la esprimo Rumantsch Grischun.

  • grizonromanĉa versio de la supra frazo: La vulp era puspè ina giada fomentada.

La grizonromanĉa estas la formo de la lingvo, kiun la registaroj kaj kantona kaj tutsvisa uzas por oficialaj publikaĵoj kaj leĝotekstoj. Tamen, en la lokaj lernejoj, la loka idiomo estas la perilo de instruado (por la unuaj ses jaroj. En la postaj jaroj la germana lingvo fariĝas laŭgrade pli grava pera lingvo). En la jaro 2011 oni enkondukis en kelkaj provklasoj bazan instruadon en la unua klaso de la elementa lernejo en la grizonromanĉa lingvo, kiun neniu parolas. Kaj instruistoj kaj gepatroj kontraŭas tiun provon.

Minaco de la lingvo

Ekde la 19-a jarcento, la lingvo velkadis pro la granda enmigrado de germanlingvanoj al la kantono kaj la migrado de la romanĉalingvanoj mem el la kamparo al la germanalingvaj urboj. Eĉ en Grizono mem, nur 23,6% parolas la romanĉan. Ĝi estas komence de la 21-a jarcento la unua lingvo de nur 17% de la grizona loĝantaro, dum en 1880 ĝi estis ankoraŭ la unua lingvo de 40%. En partoj de la Kantono Grizono, la romanĉa estas la ĉefa lingvo, sed en aliaj partoj la germana klare ĉefrolas. Malgraŭ granda subteno de la tuta svisa popolo kaj ŝtataj financrimedoj la romanĉa lingvo estas daŭre minacata.

Amaskomunikiloj en la romanĉa

Ekde la 6-a de januaro 1997 en Ilanz aperas sub la titolo La Quotidiana la unua taggazeto, kiu uzas por ĝeneralaj informoj la grizonromanĉan kaj por regionaj temoj la diversajn idiomojn.

La romanĉaj radio kaj televido (Radiotelevisiun Svizra Rumantscha) estas parto de la svisa asocio por radio kaj televido [SRG] kaj subvenciata de la ŝtato.

En Esperanto

Pri la romanĉa lingvo, historio, kulturo kaj nuntempa situacio ekzistas bona konciza enkonduko de Arthur Baur: La Retoromanĉoj: sorto de la plej malgranda nacia lingvo de Svislando, 2-a eldono aktualigita kaj ampleksigita, Bellinzona, Hans Dubois, 1989, 67 paĝoj kun bibliografio. En 1991 en Svisa Radio Internacia estis sendita prelego de D-ro Arthur Baur pri la retoromanĉa lingvo.[1]

Vidu ankaŭ

  • Andrea Schorta, svisa verkisto de la romanĉa lingvo (1905-1990)
  • Peider Lansel, poeto, eseisto kaj politika propagandisto por la konservado kaj oficialigo de la retoromanĉa lingvo

Lernolibroj

La oficejo Lia Rumantscha eldonas lernolibrojn pri rumantsch grischun: Curs da rumantsch grischun / da Gieri Menzli ; ill. da Simon Jacomet, Cuira : Lia Rumantscha, 1993 1 Volumo (parto 1 kaj 2) : kun bildoj + 1 Audiokasedo; parto 1: Lecziuns 1-18, 1988 ; parto 2: Lecziuns 1-16, 1989 ISBN 3-906680-27-1 (parto 1); 3-906680-27-2 (parto 2).

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

greke Retejo de la romanĉaj radio kaj televido (Radiotelevisiun Svizra Rumantscha) greke Retejo de la Romanĉa Ligo (Lia Rumantscha) grekeReta vortaro romanĉa-germana grekeTTT-paĝoj en la romanĉa laŭ DMoz grekeHistorio de la romanĉa lingvo (angle)