Roman Brandt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brandt Roman Fedoroviĉ, pseŭdonimo Oresto Golovnin (naskiĝis la 16-an de decembro 1853 en Petrogrado, mortis en 1920 en Moskvo) estas rusia sciencisto kaj esperantisto, esperantlingva kaj ruslingva poeto.

Li estis ruso germandevena, universitata profesoro pri slavaj lingvoj, aŭtoro de multaj sciencaj verkoj. Brandt estis ankaŭ Esperantlingva kaj ruslingva poeto, aŭtoro de originalaj kaj tradukitaj fabloj, eldonitaj en 1886, 1899 kaj 1910. En 1908 li ellaboris propran projekton de universala lingvo "Romanizat" kaj en 1909 kompromisan reformon inter Esperanto kaj Ido. Tamen jam post unu jaro Brandt rezignis tion kaj fariĝis unu el la plej aktivaj partoprenantoj de la rusia Esperanto-movado. En 1914 kontraŭbatalis ŝovinistan haladzon en universitataj rondoj. En 1917 faris grandan funebran publikan paroladon pri L. L. Zamenhof en Moskva Universitato.