Roman Ingarden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Roman Ingarden

Roman Witold INGARDEN (naskiĝis la 5-an de februaro 1893 en Krakovo, mortis la 14-an de junio 1970 en Krakovo) estis pola filozofo de fenomenologia skolo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis filozofion kaj matematikon komence en Lvovo (sub Kazimierz Twardowski) kaj de 1912 en Göttingen, kie li frekventis seminariojn de Edmund Husserl, fondinto de fenomenologio. Li konis tie inter aliaj Edith Stein. Kiam Husserl trapasis al universitato de Freiburg, Ingarden sekvis lin, skribante ĉe li verkon "Intuition und Intellekt bei Henri Bergson" (esp. Intuicio ĉe Henri Bergson), kion li uzis kiel sia doktorato ĉe Husserl en 1918. Poste li revenis al Pollando kiu tiam sendependigis kaj li instruis matematikon, psikologion kaj filozofion en gimnazioj en Varsovio kaj Toruń. Habilitacion li atingis en 1924 per la verko "Essentiale Fragen" (esp. Esencia demando), per kio li interesigis kelkajn britajn filozofojn kaj estis multfoje recenzata (en revuo "Mind" en 1925). En 1933 li estiĝis profesoro de Universitato de Jan Kazimierz en Lvovo. Li laboris tiam ĉe siaj ĉefaj verkoj- de 1931 li skribis germane "Pri Literatura verko", kio estas ĝisnun unu de bazaj manlibroj en filologioj, lingvistiko kaj filozofio en Pollando. Dum la mema tempo li komencis prilabori la koncepton de sia "verko de vivo", neniam finitan, parte publikigitan en 1947 kaj 1970 j. kiel "Spór o istnienie świata" (La kontroverso pri la ekzisto de mondo). Dum la 2-a mondmilito li kaŝe prelegis en Jagelona Universitato en Krakovo. Post batalo la komunisma estraro en Pollando malpermesis al li prelegi pro lia malinklineco al materialismo, kaj pro "idealismo", kio estis maltrafa akuzo de komunista registaro ĉar Ingarden ĉiam strebis refondi la realismon en fenomenologio. En 1957 oni permesis al li reveni al Jagelona Universitato ĝis la pensio de 1963. Li okupiĝis tiam per la estetiko, publikante multajn laborojn ĉefe pri la multspecaj verkoj de arto. Post la aŭto-akcidento li mortis pro interna hemoragio de cerbo en 1970. Publikigita poste lia morto aro de eseoj- "Książeczka o człowieku" (esp. La libreto pri homo)- estas unu el plej popularaj polaj libroj de filozofio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Per la verko "La kontroverso pri la ekzisto de mondo" Ingarden provis konstrui sian ĉefan sistemon. Unue konsenta kun fenomenologio de Husserl en liaj "Logische Untersuchungen" kaj "Idee der Phänomenologie" li ne povis tamen konsenti kun la lastaj pensoj de sia majstro, kontenigitaj en "Die Krisis der europäischen Wissenschaften und die transzentale Phänomenologie" (esp. La krizo de eŭropaj sciencoj kaj transcendenta fenomenologio). Laŭ Husserl oni ne povas priskribi fenomenojn evitante la relativismon. Unue Ingarden skribis al Husserl longan leteron de malkonsento, opiniante ke la postaj pensoj de Husserl sekvas poste ijaj eraroj de analizoj. Li tamen remarkis ke problemo povas ekzisti en la maniero de demandi. La verko de Ingarden "La kontroverso..." priskribas la mondon ne per "kio" estas la ekzisto de mondo, sed per "kiel" ekzistas mondo, kaj nur en la lasta nefinita tria parto ĝi strebas priskribi la kaŭzan kaj materian strukturon de mondo, refondante la specialan realismon de nova fenomenologio. La verko de Ingarden trovis gravan influon al postaj pensoj de polaj filozofoj kiel Józef Tischner (kiu skribis la libron: "La kontroverso pri la ekzisto de homo), Karol Wojtyła, Władysław Stróżewski kaj ceteraj. Krome Ingarden uzis sian metodon en kreado de la teorio de la literatura verko danke al kiu li estiĝis konata pola literaturologisto.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Intuition und Intellekt bei Henri Bergson, 1921
  • Essentiale Fragen, 1925
  • Das literarische Kunstwerk, 1931
  • O poznawaniu dzieła literackiego, 1937
  • Szkice z filozofii literatury, 1947
  • Studia z estetyki, 1957-1970
  • Über die Verantwortung. Ihre ontischen Fundamente, 1970
  • U podstaw teorii poznania, 1971
  • Książeczka o człowieku, 1972 (La libreto pri homo)
  • Spór o istnienie świata, 1947-1974