Roman S.A.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roman S.A.
negoco • entrepreno vd
Dum 1921 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Braŝovo
Lando Rumanio
Agokampo kamiono
TTT Oficiala retejo
vdr

Roman S.A., konata per la nomo Autocamioane Brașov (kamionoj Braŝovo) estas firmao en Braŝovo (Rumanio), kiu specialiĝas pri desegnado kaj konstruado de kamionoj, aŭtobusoj kaj il-veturiloj. Ĝia emblemo montras, flave, la literojn "AB" (Autocamioane Brașov) kaj sub ĝi la majusklan nomon ROMAN.

prototipo de ekstervoja kamiono de ROMAN

Ĝi estis fondita en 1921 sub la nomo ROMLOC kaj tiam produktis fervojajn vagonojn, poste motorojn kaj aŭtojn. Post ekregado de la komunistoj en 1948 la firmao estis alinomita Steagu Roșu (ruĝa flago). Ĝi specialiĝis pri produktado de kamionoj kaj poste de il-veturiloj. De 1971 ĝi produktis kamionojn kun dizelaj motoroj laŭ licenco de MAN (Germanio). Nun ĝi produktas diversajn specojn kaj partojn de aŭtobusoj kaj kamionoj. La revuo lastauto omnibus en 2005 konstatis, ke "la plej okcidenteca aŭtobuso de Rumanio estas ĉi-momente indiĝena veturilo, ne importita".

Ĝis 2000 la firmao produktis preskaŭ 750.000 kamionojn.

Roman-kamiono

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

Hazarde aŭ ne, la kamionoj de ROMAN fronte portas la firmaan nomon en literoj tre similaj al tiuj de MAN.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]