Romaniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la eksa abatejo kaj nuna triunua kirko en Caen

Romaniko estas epoko en la evoluo de la arto en okcidenta Eŭropo proksimume inter 950 kaj 1250. Ĝi sekvis la karolidan arton kaj poste cedis sian lokon al gotiko. La Skeldo-Gotiko estas regiona frugotika transira stilo de la romanika arkitekturo al la gotika arĥitekturo en la preĝejkonstruo, kiu aperis ĉefe en la nuna Belgujo. La Skeldo-Gotiko estis krom la gotikaj katedraloj en Francujo infludona por la evoluo de la brikogotiko en norda Germanujo kaj ĉe la suda baltamara regiono.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egipto
Arkitekturo de Mezopotamio
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Hinda arkitekturo
Prakristana arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Praromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Irana arkitekturo
Otomana arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasikisma arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon

La romaniko eliras de konstruformoj de romia, frankonia-karolida kaj araba deveno kaj sintezas ilin je unueca stilo. Post la fino de la romia epoko la romanika arkitekturo estis la unua artostilo, kiun oni aplikis ĉie en Eŭropo.
La romanikan konstrustilon karakterizas duonsferaj volboj, apogaj pilastroj, fenestroj kun rondaj arkoj, grandaj ebenaj surfacoj, dikaj defendotaŭgaj muroj kaj masivaj blokecaj formoj.

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

La kirkokonstruo transprenas formojn de la romia baziliko. Romanika baziliko estas plurnava preĝejo, kies meza navo laŭ alto superas la flankajn.

Skemo[redakti | redakti fonton]

En horizontala projekcio la romanika preĝejo egalas al kruco. La transversan trabon de la kruco oni nomas transversa navotransepto. La vertikalan kructrabon formas alta meza (aŭ ĉefa) navo. La rektangulo kie ambaŭ intersekcias navokruciĝo. Ĝia grandeco estas la baza mezurunuo de la preĝejkonstruo. Ekzemple la flankaj navoj, kiuj sude kaj norde kadras la mezan navon mezuras ĝian duonan larĝon.

La plilongigo de la meza navo trans la kruciĝo rezultas je unujuga korusejo. La duoncirkla niĉo, kiu kompletigas la korusejon, nomiĝas absido.

Statiko[redakti | redakti fonton]

Por dispartigi la premon de la plafona ŝarĝo kaj por ebligi trapason al la flankaj navoj, oni separis la navojn per kolonoj (cirkla profilo) aŭ pilastroj (kvadrata profilo), kiuj ĉiam staras ĉe la randopunktoj de la jugo. Apartaj kolonotipoj estas la faskokolono kaj la faskopilastro.

Aperturoj[redakti | redakti fonton]

La granda premo de la plafona volbo permesis nur malgrandajn fenestrajn aperturojn. La rondarka formo de la fenestroj kaj portaloj estas karakterizaĵo de la romanika konstruarto.

Ornamo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ por ornamo de la eksteraj muroj oni aplikis la rondarkon. Horizontale kurantajn ornamobendojn oni nomas rondarka friso. Por optika dispartigo antaŭmasonitaj vertikalaj arkoj nomiĝas tromparkoj. La okcidenta kirkogablo estis la ornamita "bela flanko", kie la skulptistoj kaj vitropentristoj povis montri sian arton. Embrazuro estas la flanka limigo de portalo, fenestro aŭ pafbreĉo tajlita oblikve en la masonaĵon.

Elementoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de verkoj de la romanika konstruarto[redakti | redakti fonton]

Francio[redakti | redakti fonton]

Germanio[redakti | redakti fonton]

Hispanio[redakti | redakti fonton]

Italio[redakti | redakti fonton]

Britio (kie ĝi nomatas "Normanda stilo" aŭ "Normana stilo")[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Normana arĥitektura stilo.

Nederlando[redakti | redakti fonton]

Nordio[redakti | redakti fonton]

Centra Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Skulptarto[redakti | redakti fonton]

Branĉoj[redakti | redakti fonton]

Krom al la konstruintegrita plastiko la romanika skulptado koncentriĝas al la libroornamo[Libroornamo per skulptado?? Bonus klarigi tion per ekzemploj!] kaj al malgrandaj artobjektoj religiaj. Ni ne konas artistojn el tiu ĉi tempo, ĉar ili kreis serve al la disvastigo de la kristana mesaĝo kaj metis sian personecon en la ombron de siaj verkoj.

Konstruintegrita plastiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe la konstruintegrita plastiko la proporcioj de la korpo restas sen signifo; dominas la simbola enhavo de la figuroj. La vestofaldoj estas forte troakcentitaj, pro kio oni parolas pri la "romanika vestofiguro". Ĉi figurojn preskaŭ ĉiam akompanas ornamaĵoj en la formoj de plantoj...

Ŝtonaj biblioj nomiĝas figuraj dekoracioj ĉe la ekstera flanko de kelkaj romanikaj preĝejoj. Ilin disvolvus proksimume 1100 francaj ŝtontajlistoj. Ekzemplo el la tempo proksimume 1210 troviĝas ĉe la orientaj absidoj de la paroĥopreĝejoj en Aŭstrujo.

La skulptaĵo ĉiam restas ligita al la arkitekturo, kio kaŭzas ĝian kolonforman karakteron. Krom ĉe la ornamado de kolonoj, la ŝtonskulptistoj trovas plian taskokampon ĉe la kapiteloj.

Ornamo de librokovriloj[redakti | redakti fonton]

La ornamaĵon de la librokovriloj de valoraj manuskriptoj oni ofte skulptas el eburo.

Metalmetiaĵoj[redakti | redakti fonton]

troveblas ĉe la portaloj de la grandaj katedraloj, aŭ komplete gisitajbositaj popece (Bernvarda Pordo en Hildesheim).

Ankaŭ en la skulptarto rekoneblas la blokeca formlingvo de la romanika arkitekturo.

Ekzemploj de verkoj kaj artistoj de la romanika skulptarto[redakti | redakti fonton]

Germanio[redakti | redakti fonton]

Pentrado[redakti | redakti fonton]

Principoj[redakti | redakti fonton]

La karakterizaj trajtoj de la romanika pentrado estas dudimensieco pro rezigno pri la profundeco de la spaco, firmaj konturolinioj, aranĝo de la bildobjektoj, kiu akcentas simetrion kaj esprimiva gesta lingvo. Ankaŭ ĉi tie oni negas la tridimensiecon de la figuroj, anstataŭante ĝin per alegoria funkcio de koloro kaj proporcio.

Sociaj fono kaj funkcio[redakti | redakti fonton]

de la romanika pentrado evidentiĝas, se ni rigardas en kiuj kondiĉoj vivis la mezepokaj homoj: neniu - escepte de la klerikaro - scipovis skribi kaj legi. La biblio disponeblis nur en grekalatina lingvo. Ankaŭ la prediko dum la diservoj okazis nur latine.

Branĉoj[redakti | redakti fonton]

Por proksimigi la enhavon de la biblio al la analfabeta popolo, la muroj de romanikaj preĝejoj estis kovritaj per monumentecaj

Freskoj[redakti | redakti fonton]

Oni parolas pri "biblia pauperum", la biblio por povruloj - por la spirite povraj, tio estas tiuj, kiuj povas nek skribi nek legi. En la skribejoj de la klostroj produktiĝas

Libropentraĵoj[redakti | redakti fonton]

por bildeca transdono de la biblioteksto.

Vitropentraĵoj[redakti | redakti fonton]

en la romanikaj fenestrorozoj peras unuan impreson de la pompo ĉiela. La pentraĵo sur moveblaj bildportiloj - en la romaniko plej ofte sur ligno - la

Tabulpentraĵo[redakti | redakti fonton]

,etpaŝe ekiras sur la vojo de la eŭropa arto. Grandformataj

Murtapiŝoj[redakti | redakti fonton]

same servas al la bilda redono de historiaj kaj bibliaj rakontoj.

Ekzemploj de verkoj de la romanika pentra arto[redakti | redakti fonton]

Novromaniko[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1850 kaj poste aperis emo konstrui (precipe preĝejojn) laŭ la modelo de la romaniko aŭ rekonstrui (malnovajn) romanikajn konstruaĵojn stilkonforme (ekzemple en Speyer). Ĉi tiun konstrustilo nomiĝas novromaniko. Bonvolu legi ankaŭ sub historiismo. Cetere en tiu tempo oni ofte forigis originalajn barokajn internaĵojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]