Romantikismo

El Vikipedio
(Alidirektita el Romantismo)
Saltu al: navigado, serĉo

Romantikismo (malpli ofte ankaŭ romantismo) estis arta, literatura kaj intelekta movado precipe en la unua duono de la 19-a jarcento en Eŭropo. Ĝi havis siajn originojn en la dua duono de la 18-a jarcento, kaj fortiĝis kiel reago al la Industria Revolucio. Parte la romantikismo estis ribelo kontraŭ aristokrataj sociaj kaj politikaj normoj de la klerismo kaj reago kontraŭ la scienca raciigo de naturo. Ĝi enkorpiĝis plej forte en la vidaj artoj, muziko, kaj literaturo, sed havis gravan efikon ankaŭ al historiografio, eduko kaj naturhistorio.

Distanciĝante de la klasikismo la romantikistoj volas liberiĝi el ties malvastaj reguloj, el la regado de intelekto kaj sobreco. La romantikismon karakterizas strebado al sento kaj fantazio. El tiuj du fontoj la romantikistoj ĉerpas inspiron. Koloron, pitoreskon, eĉ terurecon, svagajn kaj nekontentigeblajn sopirojn ili taksas pli valoraj ol enkapsuligon de nobla klareco kaj reguleco, drastigon kaj esprimivon pli ol moderecon.

Caspar David Friedrich, Promenanto antaŭ la maro de nebulo (1818)

Ĝia ĝermoj kaj praformoj estis en Germanio la skolo Sturm und Drang, en Anglio la poetoj William Wordsworth kaj Colerige, en Francio la kulto de la sentemo lanĉita de Jean-Jacques Rousseau kaj Bernardin de Saint-Pierre. Kiel patron de la franca romantikismo oni konsideras François René de Chateaubriand.

Ĉe multaj ĝi manifestiĝis kiel eterna ribelo de la junuloj kontraŭ la "maljunaj barbuloj".

Enhavo

Ŝatataj temoj de Romantikismo [redakti]

Verkistoj [redakti]

Laŭalfabeta listo de verkistoj konsiderataj kiel reprezentantoj de Romantikismo:

Romantikismo en Muziko [redakti]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Romantisma muziko.

En la muziko, la romantika skolo komenciĝis per Franz Schubert kaj liaj samtempuloj (kelkaj volas inkluzivi ankaŭ la finan periodon de Ludwig van Beethoven) kaj daŭris pli longe ol en la aliaj artoj, sur la eŭropa kontinento ĝis la komenca periodo de Arnold Schönberg, en norda Eŭropo ĝis kaj inkluzive Hugo Alfvén kaj Jean Sibelius.

La floso de la meduzo (1817) de Géricault.

Romantikismo en pentrado [redakti]

Kiel reprezentantoj de Romantismo en pentrarto oni ofte inkludas la nomojn de Caspar David Friedrich, Eugène Delacroix, William Blake, Francisco de Goya, Johann Heinrich Füssli, Philipp Otto Runge, Piotr Michałowski, Joseph Mallord William Turner

Komparu kun [redakti]

Vidu ankaŭ [redakti]


Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.poetseers.org/the_romantics La romantikaj poetoj
Ekstera ligilo    http://www.emokykla.lt/mokymas/tinklapiai/mk/Romantizmas.html Romantikismo