Romba naŭdekedro
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 15 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Romba 90-edro | |
| Verticoj | 92 |
| Lateroj | 180 |
| Edroj | 60 larĝaj romboj 30 mallarĝaj romboj |
| Geometria simetria grupo | Dudekedra simetrio Ih |
| Propraĵoj | Zonopluredro, konveksa |
En geometrio,romba 90-edro estas konveksa pluredro komponita de 90 rombaj edroj. 3, 5 aŭ 6 romboj kuniĝas je ĉiu vertico. Ĝi havas 60 larĝajn rombojn kaj 30 mallarĝajn. La romba 90-edro estas zonopluredro kun malprofunda simileco al la romba tridekedro.
La 60 larĝaj rombaj edroj en la romba 90-edro estas identaj al tiuj de la romba dekduedro, kun diagonaloj en rilatumo de 1 al la kvadrata radiko de 2. La edraj anguloj de ĉi tiuj romboj estas proksimume 70,53° kaj 109,47°. La 30 mallarĝaj rombaj edroj havas edrajn angulojn proksimume 41,81° kaj 138,19°; la diagonaloj estas en rilatumo de 1 al φ2, kie φ estas la ora proporcio.
Referencoj [redakti]
[1] Romba 90-edro en MathWorld
[2] VRML modelo de George Hart
[3] Generilo de George Hart, por pluredra skribmaniero de Conway dakD

