Romeo Pagliarani

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Romeo PAGLIARANI (naskiĝinta en 1930; mortinta la 22-an de junio 1995 en Cesena) estis itala esperantisto, membro-fondinto de Akademio Internacia de la Sciencoj. Li estis dum jardeko delegito de UEA en Cesena. Li fondis la Esperanto-grupon de Cesena kaj prezidis la Esperantistan Union de la regiono Romanjo. Danke al li Esperanto estis eksperimente instruata dum tuta jardeko en bazlernejo de Cesena.