Romeo kaj Julieto: la sceno de la tombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romeo kaj Julieta: la sceno de la tombo (1790), Joseph Wright of Derby, oleo sur kanvaso, 70x95 coloj, Muzeo kaj artgalerio de Derby

Romeo kaj Julieta: la sceno de la tombo (angle: Romeo and Juliet: the Tomb Scene) estas pentraĵo farita de Joseph Wright of Derby, kompletigita en 1790, ekspoziciita en 1790 kaj 1791, montrita dum la Ekspozicio de Derby (1839) en la Meĥanika Instituto, kaj nun ekspoziciata en Muzeo kaj artgalerio de Derby. La pentraĵo elmontras la faman lerton pri noktaj kaj kandel-lumaj scenoj de Wright. Ĝi bildigas la momenton en Romeo kaj Julieta de Shakespeare kiam Julieta, surgenuanta apud la korpo de Romeo, aŭdas paŝon kaj eltiras ponardon por mortigi sin. La linio estas "Iea, bruo? Tiam mi estos mallonga. Ho feliĉa ponardo!"


Historio

La ideo pri la pentraĵo venis al Wright en decembro 1776 kiam li proponis la pentraĵon de "Julieta vekiĝanta en la tombo". La komisio estis akceptita de John Boydell por sia "Shakespeare Galerio". Tamen la verko estis la kaŭzo de granda kverelo inter ambaŭ.[1] Wright malkovris ke Boydell klasifikis la pentristojn kiujn li komisiis en du klasojn. Wright malkovris ke li estis asignita al la dua klaso. Li estis pagota 300 pundojn por unu pentraĵo kaj li estis afliktita malkovri ke kelkaj artistoj estis pagitaj ĝis mil pundoj. La protesto de Wright pli multe koncernis la damaĝon faritan al sia reputacio ol la malgajnon de enspezo.

Interno de Meĥanika Instituto (Ekspozicio de Derby (1839)) fare de Samuel Rayner. Romeo kaj Julieta: la sceno de la tombo estas videbla, ekspoziciita sur la malantaŭa muro, maldekstren

Boydell ne pripentis kaj kvankam la pentraĵo de Wright de Romeo kaj Julieta estis preta ĝustatempe, estis lia pentraĵo de La Tempesto (nun perdita) kaj pli modesta sceno de la Tempesto La Vintra Fabelo kiuj estis la kontribuo de Wright al galerio de Boydell. Wright restis kun sia pentraĵo kiu estas konsiderata kiel la plej bona el la tri kiujn li kreis por la galerio. Povas estis ke ekzistis alia malkonsento kiu kondukis al la kreado fare de James Northcote de naŭ per dekunu futojn pentraĵo de Romeo kaj Julieta sceno de la tombo por Boydell[1] kiu estis tre bone akceptita de vizitantoj al la galerio.[2]

Wright ekspoziciigis la pentraĵon en la Reĝa Akademio en 1790 sed li estis malkontenta dirante ke ĝi estis malbone prezentita pro ĝia malfrua alveno. Tamen Wright private sentis ke li estis malestimita de la Reĝa Akademio kaj estis feliĉa ekspozicii kvin pentraĵojn en la "Societo de Artistoj de Britio" (Society of Artists of Great Britain).[3] Antaŭ ol la pentraĵo estis ekspoziciita en la Societo de Artistoj (Society of Artists) la sekvantan jaron ĝi estis reprilaborita fare de Wright sed ĝi ankoraŭ ne sukcesis vendiĝi.[4] Estas ankaŭ sciate ke la pentraĵo estis inkluzivita en ekspozicio en la Meĥanika Instituto de Derby. La pentraĵo de Wright estis inkludita en pentraĵo de la Interno de Meĥanika Instituto (Ekspozicio de Derby (1839)) fare de Samuel Rayner. Estas pensite ke multaj el la pentraĵoj en la pentraĵo de Rayner venis el la kolekto de Joseph Strutt. Estas pensite ke multaj el la aliaj artefaktoj en la pentraĵo de Rayner aliris la fruan kolekton de Muzeo de Derby,[5] sed pasis multaj jaroj antaŭ ol ĝi aliris la kolekton de Muzeo de Derby.

Rezulte de la kverelo de Wright kun Boydell la pentraĵo estis rifuzita kaj restis en la posedo de Wright. Ĝi estis vendota ĉe Christies en 1801 kaj en Derby en 1810, sed ĝi malsukcesis trovi aĉetanton. Ĝi estis aĉetita de la ekzekuciistoj de Wright kaj ĝi troviĝis en Oakes familio ekde 1883 ĝis ĝi estis aĉetita por Muzeoj de Derby por 33,250 pundoj en 1981.[6]

Priskribo

La pentraĵo estas 70 colojn alta kaj 95 larga[4] kaj montras la faman lerton de Wright pri noktaj kaj kandel-lumigitaj scenoj. Li bildigas la momenton en Romeo kaj Julieta de Shakespeare kiam Julieta, surgenuanta apud la korpo de Romeo, aŭdas paŝon kaj eltiras la ponardon de Romeo.[6][7] La linio de Julieta estas "Iea, bruo? Tiam mi estos mallonga. Ho feliĉa ponardo!" kaj estas dirita ĵus antaŭ ol Julieta mortigas sin[8] Aldone al tiu pentraĵo, Muzeo de Derby ankaŭ posedas preparan studon faritan de Wright. Sur la studo li proponas la ŝanĝon kiun li faris al la pentraĵo kiam li movis la sarkofagon kaj ties niĉon dekstren. Wright estis provanta prigrandigi la dimension de la bildo de la lumigita muro. La gladiatora figuro de Julieta kun ŝiaj etenditaj brakoj altiris la okulon kaj la heroa morto de Romeo estis komparitaj al la desegno "Titio" de Mikelanĝelo.[9][10]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Nicolson, Benedict. (1968) Joseph Wright of Derby: painter of light, Volume 1 p.155. Paul Mellon Foundation for British Art, p. 295.
  2. James Northcote, A Monument Belonging to the Capulets (1789), Shakespeare Illustrated
  3. 'Candidates for fame': the Society of Artists of Great Britain, 1760-1791, Matthew Hargraves, Yale University Press, 2005, 244 pages
  4. 4,0 4,1 Modes, Derby Museum Catalogue
  5. Allard, Sarah; Nicola Rippon. (2003) Goodey's Derby p.96. Breedon Books, p. 157. ISBN 1 85983 379 9.
  6. 6,0 6,1 Romeo and Juliet by Joseph Wright, Artfund.
  7. Romeo and Juliet by Joseph Wright of Derby, Europeana
  8. Act 5 scene 3, The Tragedy of Romeo and Juliet, William Shakespeare
  9. Now in the Royal Collection, Royal Collection
  10. Nicolson, Benedict. (1968) Joseph Wright of Derby: painter of light, Volume 1. Paul Mellon Foundation for British Art, p. 295.

Eksteraj ligiloj