Romeo kaj Julieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romeo kaj Julieta en la fama sceno sur balkono, pentrita de Ford Madox Brown.

Romeo kaj Julieta estas fama tragedio de William Shakespeare, kiu fontas el multaj rakontoj pri la 1476-a historio de Mariotto kaj Gianozza de Masuccio SALERNITANO. Romeo kaj Julieta unue ludiĝis je la 29-a de januaro 1595.

Temas pri la historio de Romeo Montekjo (Romeo Montecchi) kaj Juliet Kapuleto (Giulietta Capuleti), respektive filo kaj filino de du interbatalantaj familioj en Verona, Italio, kiuj ekenamiĝas unu kun la alia. La paro provas spiti siajn gepatrojn kaj geedziĝi. Ĉi tio fine malsukcesas, kaj ili sinmortigas.

Fama repliko estas : _ « Romeo, Romeo! Kial estas vi Romeo? ».

(angle Romeo and Juliet, hungare Rómeó és Júlia, itale Romeo e Giulietta, portugale Romeu e Julieta, svede Romeo och Julia, hispane Romeo y Julieta, germane Romeo und Julia, france Roméo et Juliette, dane/norvege Romeo og Julie)

Ĉi temon oni multe adaptiĝis en muziko, ĉefe en operoj :

Benda (1776)
Schwanenberger(1776)
Marescalchi (1789)
Rumling (1790)
Dalayrac (1792)
Steibelt (1793)
Zingarelli (Giulietta e Romeo 1796)
B. Porta (1809)
P.G. Guglielmi (1810)
Vaccai (Giulietta e Romeo 1825)
Torriani (Giulietta e Romeo 1828)
Vinĉente Bellini (i Capuleti e i Montecchi, 1830)
Storch (1863)
Morales (1863)
Marchetti (1865)
Charles Gounod (1867)
Dejazet verkis parodion la opero de Gounod (1867)"Rhum et eau en Juillet" ("Rumo kaj akvo dum Julio", kio sonas france proksimume kiel Roméo et Juliette).
Mercadal (1873)
H.R. Shelley (publ. 1901)
d'Ivry (les amants de Verone,1878)
Campo (1909)
Backworth (1916)
Ferroni (komenco de la 20a jc.)
Zandonai (Giulietta e Romeo 1922)
Sutermeister (1940)
Blacher (1950)
Malipiero (episodo de Mondi celesti e infernali, 1950)
Fribec (1954)
Gaujac (1955)
Ficher (1962)
Mullins (1965)
Zanon (1969)
Matuszczak (1970)

Ankaŭ estis kelkaj aliaj muzikeroj:

Hector Berlioz simfonio(1839)
Pjotr Iljiĉ Ĉajkovski : uverturo(1869)
Sergej Prokofjev baleto(1936-1938)


Ligilo: esperante Balkonsceno el Romeo kaj Julieta


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj