Romeo kaj Julieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romeo kaj Julieto
Romeo kaj Julieto
Romeo kaj Julieto
Aŭtoro William Shakespeare
Eldonjaro 1945
Urbo Heronsgate
Eldoninto The Esperanto Publishing Company Limited
Paĝoj 77
vdr

Romeo kaj Julieto estas fama tragedio de William Shakespeare, kiu unue estis enscenigata la 29-an de januaro 1595.

La teksto estas esperantigita de Stephen Allen Andrew kaj aperis en la jaro 1945 ĉe The Esperanto Publishing Company Limited el Heronsgate.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

«Romeo, Romeo! Kial estas vi Romeo?».

La teatraĵo estas la sintezo de multaj rakontoj pri la 1476-a historio de Mariotto kaj Gianozza de Masuccio Salernitano.

Temas pri la historio de Romeo Montekjo (Romeo Montecchi) kaj Julieto Kapuleto (Giulietta Capuleti), respektive filo kaj filino de du interbatalantaj familioj en Verono, Italujo, kiuj ekenamiĝas unu kun la alia. La paro provas spiti siajn gepatrojn kaj geedziĝi. Ĉi tio fine malsukcesas, kaj ili sinmortigas.

Aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Angle: Romeo and Juliet
  • Hungare: Rómeó és Júlia
  • Itale: Romeo e Giulietta
  • Portugale: Romeu e Julieta
  • Svede: Romeo och Julia
  • Hispane: Romeo y Julieta
  • Germane: Romeo und Julia
  • France: Roméo et Juliette
  • Dane/norvege: Romeo og Julie

Operoj[redakti | redakti fonton]

Romeo kaj Julieto en la fama sceno sur balkono, pentrita de Ford Madox Brown.

Ĉi tiun temon oni multe adaptiĝis en muziko, precipe en operoj :

Georg Anton Benda (1776)
Johann GottfriedSchwanenberger (1776)
Luigi Marescalchi (1789)
Sigismund von Rumling (1790)
Nicolas Marie Dalayrac (1792)
Daniel Steibelt (1793)
Niccolò AntonioZingarelli (Giulietta e Romeo 1796)
Bernardo Porta (1809)
Pietro Carlo Guglielmi (1810)
Nicola Vaccai (Giulietta e Romeo 1825)
Eugenio Torriani (Giulietta e Romeo 1828)
Vinĉente Bellini (i Capuleti e i Montecchi, 1830)
Anton Storch (1863)
Melesio Morales (1863)
Filippo Marchetti (1865)
Charles Gounod (1867)
Dejazet verkis parodion pri la opero de Gounod (1867)"Rhum et eau en Juillet" ("Rumo kaj akvo dum Julio", kio sonas france proksimume kiel Roméo et Juliette).
Antonio Mercadal y Pons (1873)
Paul Xavier Désiré Marquis d'Ivry (les amants de Verone, "la amantoj de Verono", 1878)
Frederick Delius (1901)
Harry Rowe Shelley (publ. 1901)
George Williams Louis Marshall-Hall (1912)
John Edmund Barkworth (1916)
Conrado del Campo y Zabaleta (1922)
Vincenzo Ferroni (komenco de la 20a jc.)
Riccardo Zandonai (Giulietta e Romeo 1922)
Heinrich Sutermeister (1940)
Boris Blacher (1950)
Gian Francesco Malipiero (episodo de Mondi celesti e infernali, 1950)
Krešimir Fribec (1954)
Edmond Gaujac (1955)
Jacobo Ficher (1962)
Bernadetta Matuszczak (1970)
Pascal Dusapin (1989)

Ankaŭ estis kelkaj aliaj muzikeroj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]