Romhány
Romhány [romhAnj] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Rétság.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 26 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9213/19.2618
- Loĝantaro: 2460
- Poŝtkodo: 2654
- Telefonprefikso: 35
Situo[redakti | redakti fonton]
Romhány situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, ĝis 2007 fervojo funkciis el Diósjenő. Rétság troviĝas 12, Balassagyarmat 18, Vác 22 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1496 en formo Rohman. En 1710 tie okazis la lasta batalo inter Francisko Rákóczi la 2-a kaj la Habsburgoj, fine Rákóczi retiriĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, poŝto, klubo de maljunuloj. En Romhány farejo pri kahelo funkcias.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- katolika klasikisma preĝejo de 1836
- baroka teretaĝa kastelo de Prónay (prOnai) de 1780
- baroka ŝtonoponto el la 18-a jarcento, 18 m-ojn longa kun statuo de Johano Nepomuka
- klasikisma teretaĝa nobeldomo de Laszkáry (laskAri) el la 18-a j.c.
- monumento de la batalo
- protektata turka avelujo, 20 m-ojn alta, supozeble 300 jara
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Romhány naskiĝis patro de la hungaraj fruktarboj Máté Bereczki.
Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- WikiTrans