Romia Cirko de Toledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romia Cirko de Toledo
arkeologia lokoRomia cirkomonumento [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
SituoToledo
- koordinatoj39° 51′ 51″ N, 4° 1′ 45″ U (mapo)39.864263888889-4.0292083333333Koordinatoj: 39° 51′ 51″ N, 4° 1′ 45″ U (mapo)

Romia Cirko de Toledo (Kastilio-Manĉo)
Romia Cirko de Toledo (Kastilio-Manĉo)
DEC
Romia Cirko de Toledo
Romia Cirko de Toledo
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio
Map
Romia Cirko de Toledo
Vikimedia Komunejo:  Ancient Roman circus of Toletum [+]
vdr
Romia Cirko de Toledo

La Romia Cirko de Toledo estas fama monumento kaj en la urbo de Toledo, Hispanio. Temas pri ĉevalkurejo konstruita dum la 1-a jarcento, dum la regado de la imperiestroj Oktavio AŭgustoTiberio. Eble ties konstruo estis inkludata ene de la plano kiun la imperiestroj iniciatis tra la tuta Imperio por havigi ĉiujn gravajn urbojn per publikaj konstruaĵoj kiaj termoj, teatroj, amfiteatroj, aŭ forumoj, cele helpi la romanigon en tiuj zonoj. Pli precize la romia cirko situiĝis en la nordo de la romia urbo.

Ŝajne ĝi povis enhavi 15.000 al 30.000 spektantojn, sufiĉe granda kaj por la urbo kaj por la lokanoj de la ĉirkaŭoj: tiu konstruaĵo estis 422 m longa kaj 112 m larĝa.

La alveno de la kristanismo, kiu ne apogis tiajn spektaklojn, abandonigis la monumenton kaj je la alveno de la visigotoj komencis la elpreno de la konstrumaterialoj por aliaj konstruaĵoj. En la epoko de Al-Andalus la araboj uzis la sidlokarojn por vendejoj kaj poste la terenon por tombejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]