Romia Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La ekspansio de la Romia Imperio tempe.

La Romia Imperio (27 a.K. ĝis 476 p.K.) estis imperio de la epoko de la Grek-romia antikvo, kies ĉefurbo estis Romo, kaj kiu regis la landojn ĉirkaŭ la Mediteraneo dum kvin jarcentoj laŭ sistemo de aŭtoritatismo. En 476 Romio kaj la okcidentaj provincoj disfalis pro la atakoj de ĝermanoj. La orienta, greklingva parto de la imperio, kiu hegemoniis aparte depost 395, travivis kaj daŭre ekzistis sub la gvido de Konstantinopolo sub la nomo Bizanca imperio. La ĝermanoj mem poste penis restarigi la iaman imperion sub la nomo Sankta Romia Imperio.

La romia imperio estis la posteulo de la Romia Respubliko. Dum la finaj cent jaroj de la respubliko, Romio grande kreskis per eksterlandaj militoj, sed interne baraktis pro enlandaj militoj. La enlandaj militoj finiĝis, kiam Oktavio restis kiel la nura forta generalo, kiu ankoraŭ vivis. En -27 la senato nomis lin Aŭgusto Cezaro, kaj donis al li la potencon de imperiestro. Post jarcentoj da militoj, la Mediteraneo sub la imperio fine vidis jarcentojn da paco - la tiel nomata Pax Romanaromia paco. Dum la imperia epoko la teritorio sub regado de Romio plupliiĝis ĝis atingi sian maksimuman etendon dum la regado de Trajano, kiam ĝi ampleksis el Atlantika Oceano okcidente ĝis la bordoj de la Kaspia Maro, la Ruĝa Maro kaj la golfo Persa oriente, kaj ekde la dezerto Sahara sude ĝis la arbaraj teroj borde de la riveroj Rejno kaj Danubo kaj la limo kun Kaledonio norde. Je sia maksimumo, ĉirkaŭ 120, la imperio regis Eŭropon sude de la Danubo kaj okcidente de la Rejno, Brition sude de la Muro de Hadriano, Dacion (la nunan Rumanion), Anatolion, Sirion, Palestinon, Egiption kaj la nordan marbordon de Afriko. Portempe, sub la regno de Trajano Romio ankaŭ tenis Armenion, Mezopotamion, kaj okcidentan Germanion.

La imperio romiigis okcidentan Eŭropon, provizinte la kulturan fundamenton de la Okcidento. En la oriento, la greka kulturo estis tro forta por permesi similan procezon. En norda Afriko, la araba imperio poste forviŝis ĉian reston de la romia kulturo, kiu eble ankoraŭ restis tie.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Morto de Julio Cezaro de Michele Cammarano (1798)
Busto de Trajano.

La historio de romia imperio disigeblas en kvar fazojn, kies datoj tamen historie ne estas fiksataj:

  1. Romia reĝeco aŭ monarkio: de 753 a.K. ĝis 509 a.K.
  2. Romia respubliko: de 509 a.K. ĝis la detruo de la respubliko pro la romiaj civilaj militoj ekde 133 a.K.
  3. Principato aŭ la frua kaj alta romia imperio: de 27 a.K. ĝis la imperia krizo de la 3-a jarcento (de 235 ĝis 284/285; ankaŭ nomata la "epoko de la soldatimperiestroj")
  4. Malfrua antikvo: de 284/285 ĝis en la 6-a/7-a jarcento. Tiu epoko estas foje ankaŭ nomata "Dominato". Okazis tiam popolmigradoj (de 375 ĝis 568) kaj la deklino de la imperio (476/480) en la okcidento kaj la transiro al la bizanca imperio en la oriento (komence de la 7-a jarcento).

La 500 jarojn malnova romia respubliko, kiu antaŭis la imperion, estis malfortigita kaj renversita pro pluraj romiaj civilaj militoj. Pluraj eventoj estas ofte proponitaj por marki la transiron de la respubliko al la imperio, inkluzivante la nomumon de Julio nomata cezaro (Caesar) kiel dumviva diktatoro (44 a.K.), la batalo de Aktio (la 2-an de septembro 31 a.K.) kaj la nomumo fare de la romia senato donanta al Oktavio la formalan nomon Aŭgusto (la 4-an de januaro 27 a.K.).

Romia disvastiĝo komenciĝis en la tagoj de la Respubliko, sed atingis sian zeniton sub imperiestro Trajano. Ĉe ĉi tiu teritoria pinto, la Romia Imperio regadis proksimume 6,5 milionojn da km² de landa surfaco.

En la fino de la 3-a jarcento, Diokleciano establis la praktikon disigi aŭtoritaton inter kvar kunimperiestroj, por pli bone sekurigi la vastan teritorion. Dum la sekvantaj jardekoj la imperio estis ofte disigita laŭ orienta/okcidenta akso. Post la morto de Teodosio la 1-a en 395 ĝi estis disigita lastan fojon.

Romiaj imperiestroj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de romiaj imperiestroj.

La fino de la antikva imperio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 7-a jarcento ene de la orientromia imperio estiĝis religiaj disputoj inter kristanaj grupoj (monofizidanoj kontraŭ ortodoksoj) kaj malkontento de grandaj partoj de la popolo pro altaj impostoj pro daŭraj militoj, kiel en Sirio kaj Egiptujo. Vastaj partoj de la lando estis konkeritaj de la sasanidoj. Tiuokaze la persaj trupoj gvidataj de Kosro la 2-a dufoje antaŭeniris ĝis Bizanco kaj rabis la sanktan krucon, kiun laŭdire trovis Helena, la patrino de Konstantino, kaj kiu estis la plej alta trezoro de la imperio. Post kiam la imperiestro Heraklio post longaj klopodoj fine sukcese venkis en la milito, la laciĝinta imperio apenaŭ sukcesis kontraŭstari la atakon de islamanaj araboj (araba ekspansio) kaj perdis la tutan Sirion kaj Afrikon. Ĉefe la perdo de la riĉa Egiptujo, kiu pro perfido de la patriarko Kiros, preskaŭ senbatale iris al la araboj, malfortigegis la orientan reston de Romio. Heraklio disiĝis de la romia tradicio, akceptante la malnovgrekan reĝan titolon de Basileus anstataŭ tiun de Imperator kaj igante la grekan oficialan lingvon. Tiel la imperio perdis sian antikvan romian karakteron. Tiel ankaŭ en la oriento komenciĝis la mezepoko.

La teritoriaj ŝanĝoj en la bizanca imperio
(ruĝe: Bizanca imperio / verde: rekonkeritaj provincoj de la iama okcidentromia imperio)

Kvankam la orientromia imperio kun sia ĉefurbo Konstantinoplo daŭre ekzistis ĝis la 15-a jarcento, kaj ke la grekoj ankoraŭ nuntempe nomas sin foje „rhomoi“, tio estas romianoj, ŝanĝiĝis la enaj strukturoj tiel funde ekde 640, ke oni de tiam parolu pri la bizanca imperio. Tamen notindas, ke la termino bizancanoj estiĝis nur en la 19-a jarcento sen ia ajn historia tradicio. La katolika okcidento de la mezepoko preferis la nomon imperio de la grekoj, al kiuj oni tute ne volis agnoski la heredaĵon de la romia imperio, pro la de la papeco forfalintaj ortodoksaj kristanoj de la oriento. Prefere oni uzis tian heredaĵon por si mem, kiel sankta romia imperio de ĝermanaj nacioj, kio estis la oficiala nomo de la mezepoka ĝermana imperio. Kiam tamen bizancano parolis pri grekoj (hellenoi), tiam ĉiam temis pri la antaŭkristanismaj antikvaj grekoj. Same kiel ĉe bizancanoj, la loĝantoj de la mezepokaj islamanaj imperioj uzis la nomon romia imperio (aŭ Rum) por la bizanca imperio.

Provincoj[redakti | redakti fonton]

Interkrampe la jaro de kreado kiel provinco.

Mapo de la imperio, en la jaro 116 (sub la imperiestro Trajano)

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Frank Frost Abbott (1901). A History and Description of Roman Political Institutions. Elibron Classics. ISBN 0-543-92749-0.
  • J. A. Crook, Law and Life of Rome, 90 BC–AD 212, 1967 (ISBN 0-8014-9273-4).
  • Arther Ferrill, The Fall of the Roman Empire: The Military Explanation, Thames and Hudson, 1988 (ISBN 0-500-27495-9).
  • Goldsworthy, Adrian. The Complete Roman Army, Thames and Hudson, 2003 (ISBN 0-500-05124-0).
  • Benjamin Isaac, "The Limits of Empire: the Roman Army in the East" Oxford University Press, 1992 (ISBN 0-19-814926-3).
  • Andrew Lintott, Imperium Romanum: Politics and administration, 1993 (ISBN 0-415-09375-9).
  • John Bagnell Bury, A History of the Roman Empire from its Foundation to the death of Marcus Aurelius, 1913, ISBN 978-1-4367-3416-5
  • Duncan B Campbell, The Rise of Imperial Rome, AD 14-193, Osprey, 2013, ISBN 978-1-78096-280-1
  • Winston Churchill, A History of the English-Speaking Peoples, Cassell, 1998, ISBN 0-304-34912-7
  • Edward Gibbon, The History of the Decline and Fall of the Roman Empire, 1776–1789
  • Adrian Goldsworthy. In the Name of Rome: The Men Who Won the Roman Empire, Weidenfield and Nicholson, 2003, ISBN 0-297-84666-3
  • Michael Grant, The History of Rome, Faber and Faber, 1993, ISBN 0-571-11461-X
  • Antonio Santosuosso, Storming the Heavens: Soldiers, Emperors and Civilians in the Roman Empire, Westview Press, 2001, ISBN 0-8133-3523-X

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]