Romia diktatoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La diktaturo estis en Romio la ekster-ordinara regado kiu koncedis al unu homo, la diktatoro, superan aŭtoritaton en la malfacilaj momentoj, speciale dum milito. Veŝajne, la diktatoro estis pro propono de Tito Larcio, kiu krome estis la unua. La diktatoro estis nomumita de unu el la konsuloj laŭ ordono de la Senato kiu havis la rajton determini kiam estis necesa la nomumado kaj kiu devus okupi la postenon. Komence, nur la patricioj rajtis esti nomumitaj diktatoroj, sed en la jaro 356 a.K. tiu rajto etendiĝis al la plebo.

Inter la diktatoroj de Romio troviĝis Tito Larcio, Cincinato, Kamilo kaj Papirio, ĉiuj ili rezignis la postenon antaŭ ĝia finiĝo laŭ la leĝo. Lucio Kornelio Sulao modifis la maksimuman limdaton kaj sin nomumis diktaturo por nefinita periodo, kvankam post du jaroj volonte forlasis la postenon. Tamen, la posteno kiel diktatoro multe suferis post la misuzoj kiuj Sulao faris kontraŭ siaj pilitikaj kontraŭantoj. Julio Cezaro, post gajni la civilan militon, igis sin nomumi dumviva diktatoro, kaj la ĝeno okazinta en la respublika socio kondukis al lia murdado.

Ĉar la diktaturo reprezentis la superan aŭtoritatecon de Romio, ĝi estis la natura mekanismo per kiu eblis fondi la monarkiojn. Kun la evidenta celo eviti tion, Marko Antonio promulgis leĝon forigante ĉi tiun regsistemon. Poste, Cezaro Aŭgusto, la heredanto de Cezaro atingis similan povon kvankam sen la oficiala titolo diktatoro, kiu neniam plu estis uzita.