Romia Imperio
El Vikipedio
- daŭro: -27 ĝis 476 (okcidenta); ĝis 1453 (orienta)
- ĉefurbo: Romo
- teritorio: la landoj ĉirkaŭ la Mediteraneo
- lingvo: la latina kaj la greka lingvo
- religio: idolkultoj; ekde la 4-a jarcento ĉefe kristanismo
La Romia Imperio (27 a.K. ĝis 476 p.K.) estis imperio de Romio, kiu regis la landojn ĉirkaŭ Mediteraneo dum tiuj kvin jarcentoj. En 476 Romo kaj la okcidentaj provincoj disfalis pro la atakoj de ĝermanoj. La orienta, greka duono de la imperio, kiu regis sin aparte depost 395, travivis kaj daŭris sub la gvido de Konstantinopolo sub la nomo Bizanca imperio. La ĝermanoj mem poste penis restarigi la imperion sub la nomo Sankta Romia Imperio.
La Romia Imperio estis la sukcesinto de la Romia Respubliko. Dum la finaj cent jaroj de la Respubliko, Romio grande kreskis per eksterlandaj militoj sed interne baraktis pro civilaj militoj. La civilaj militoj finiĝis, kiam Oktavio restis kiel la sola forta generalo, kiu ankoraŭ vivis. En -27 la Senato nomis lin Aŭgusto Cezaro, kaj donis al li la potencon de imperiestro. Post jarcentoj da militoj, la Mediteraneo sub la imperio fine vidis jarcentojn da paco - la tiel nomata Pax Romana aŭ romia paco.
Je sia maksimumo, ĉirkaŭ 120, la imperio regis Eŭropon sude de la Danubo kaj okcidente de Rejno, Brition sude de la Muro de Hadriano, Dacion (nuna Rumanio), Anatolion, Sirion, Palestinon, Egiption kaj la nordan marbordon de Afriko. Portempe, sub la regno de Trajano Romio ankaŭ tenis Armenion, Mezopotamion, kaj okcidentan Germanion.
La imperio romiigis okcidentan Eŭropon, provizinte la kulturan fundamenton de la Okcidento. En la oriento, la greka kulturo estis tro forta. En norda Afriko, la araba imperio poste forviŝis ĉian romian kulturon, kiu eble ankoraŭ restis tie.
Enhavo |
[redaktu] Provincoj:
(kun jaro de kreado kiel provinco)
- Achaea (Akaio) (-146)
- Aegyptus (Egiptio) (-30)
- Africa (-146)
- Alpes Cottiae (-14)
- Alpes Maritimae (-14)
- Alpes Penninae (-15)
- Aquitania (-58;-51)
- Arabia Petraea (105)
- Armenia Inferior (18)
- Armenia (165)
- Asia (-190)
- Assyria (161)
- Baetica (-27)
- Baleares (Balearoj)
- Belgica (-27)
- Bithynia (-74)
- Britannia (43)
- Cappadocia (17)
- Cilicia (-64)
- Commagene (72)
- Corsica kaj Sardinia (-241)
- Cyprus (-58)
- Cyrenaica (respektive Creta et Cyrene) (-78)
- Dacia (107)
- Dalmatia (-167)
- Epirus (proks. 60)
- Galatia (-25)
- Germania Inferior (17)
- Germania Superior (17)
- Illyria (9)
- Italia
- Iudaea (Judeo, respektive Palestina)
- Lugdunensis (-58;-51)
- Lusitania (-27)
- Lycaonia (-64)
- Lycia (-189)
- Macedonia (-146)
- Mauretania (40)
- Mesopotamia (115)
- Moesia (-29)
- Narbonensis (-120)
- Noricum (-15)
- Osroene (214)
- Palaestina
- Pamphylia (43)
- Pannonia (10)
- Pisidia
- Pontus
- Raetia (-15)
- Sicilia (-241)
- Sophene (387)
- Syria (-64)
- Tarraconensis (-197)
- Thracia (46)
[redaktu] Imperiestroj:
Jen listo de romiaj imperiestroj.
[redaktu] Pliaj bildoj:
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Aliaj projektoj
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Romia Imperio
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Romia Imperio
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Interaktiva Mapo de la Romia Ímperio
la "Tabula Peutingeriana"
www.roman-empire.net
la latina Vikipedio
The Roman Law Library
| Provincoj de la Romia Imperio | ||
|---|---|---|
|
Achaea | Aegyptus | Africa | Alpes Cottiae | Alpes Graiae | Alpes Maritimae | Alpes Poeninae | Aquitania | Arabia Petraea | Armenia | Asia | Assyria | Baetica | Bithynia et Pontus | Britannia | Cilicia | Corsica et Sardinia | Creta et Cyrene | Cyprus | Dacia: inferior, superior, Porolissensis; Tres Daciae | Dacia Aureliana | Dalmatia | Epirus | Galatia | Gallia Belgica | Gallia Cisalpina | Gallia Lugdunensis | Gallia Narbonensis | Germania Inferior | Germania Superior | Hispania Tarraconensis | Iudaea | Lusitania | Lycia et Pamphylia | Macedonia | Mauretania Caesariensis | Mauretania Tingitana | Mesopotamia | Moesia: Inferior, Superior | Noricum | Numidia | Pannonia | Raetia | Sicilia | Syria: Coele, Phoenice | Thracia |
||
| Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
| Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |

