Romia juro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esprimo «Romia juro» indikas la juran sistemon kiu regis super la civitanoj de Romo kaj poste sur tiuj setlitaj en diversaj regionoj de ties Imperio, dum historia epoko kies komenco situas ĉe la fondo de Romo (ĉ. 753 a.K.) kaj kiu etendiĝis ĝis mezo de la 6-a jarcento, kiam okazis la kompila tasko de la imperiestro Justiniano la 1-a, konata ekde la Renesanco kiel Corpus Iuris Civilis. Tamen la remalkovro de la justinianaj tekstoj en epoko de la malsupra Mezepoko permesis kelkajn fakulojn paroli ankaŭpri «Romia juro de la Mezepoko».

Granda parto de la postaj juraj sistemoj de la landoj de Eŭropo baziĝis sur la fundamentoj de la Romia juro. Tiu fako studiĝas en multaj altlernejoj pri Juro en la mondo. Ties konceptoj ricevas nomojn en la latina.

La reskripto (Rescriptum principis) estis unu el la fontoj de la romia juro. Praktike temis pri respondo al problemo, koncernanta jurajn aferojn, adresita al la imperiestro flanke de privatulo aŭ de publika funkciulo. La opinio, almetita funde de la postulo, fariĝis “ŝtata” kaj ĝenerala “jura fonto”. Ĝenerale en ĝi estis entenata la klaŭzo Si vera sunt ea quae complexa es ("Se estas veraj la asertoj kiujn vi resumis"). Do la reskripto fariĝis aplikebla, kaj jura fonto, nur se la skribitaĵoj estos konstatitaj veraj.

Vidu ankaŭ