Romia mitologio
Religio > Mitologio > Romia Mitologio
La popolo de la antikva Romo havis siajn proprajn gediojn, sed la romianoj ankaŭ adoptis la grekajn diojn, kaj ŝanĝis iliajn nomojn. Laŭ la poeto Ennius (en la 3-a jarcento a.K.), estis grupo de 12 gedioj, (nomita Dii Consentes), en la latina Iuppiter, Iuno, Minerva, Vesta, Ceres, Diana, Venus, Mars, Mercurius, Neptunus, Volcanus, kaj Apollo; – ses dioj kaj ses diinoj. La nombro "dek du" venis de la Etruskoj, ĉar antaŭe ili havis dek du ĉefgediojn. La statuoj de ĉi tiuj dioj staris antaŭe en la Roma Forumo. Sed oni kultis ilin ankaŭ en la tuta vasta imperio.
Jen listo de la Olimpaj dioj de Romio, sekvitaj de siaj grekaj nomoj;
Jupitero | – Zeŭso |
Junona | – Hera |
Minerva | – Atena |
Vesta | – Hestia |
Plutono | – Hadeso |
Diana | – Artemisa |
Venuso | – Afrodita |
Marso | – Areso |
Merkuro | – Hermeso |
Neptuno | – Pozidono |
Vulkano | – Hefesto |
Apolono | – Apolono |
Aliaj: