Romiano (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Romiano antaŭ la urbodomo.

La Romiano estas skulptaĵo sur la Fiŝbazarplaco de Erfurto. Temas pri armita romia soldato kun emblemoj de la Romia respubliko tenante la flagon de la urbo. Neestante libera regna urbo Erfurto tamen volis, ankaŭ monumente, montri sian gravecon kaj politikan-ekonomian staton dum Mezepoko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1448 ekzistis statuo de Sankta Marteno pro la proksimeco de la - ne plu ekzistanta - Marteno-kirko. Estas Marteno la patrono de la urbo Mainz, kies ĉefepiskopoj estis dum jarcentoj la ne nur la formalaj regantoj de Erfurto. Dum la Kamparana ribelo la statuo detruitis laŭ ordono de la ĉefa konsilanto.

La majencanoj klopodis novan starigon de figuro kaj komisiis la surlokan nederlandanon Israel von der Milla. Lian en la 6-a de novembro 1591 starigitan statuon - starigita "zum Beweißtum ihrer Freiheit, so die Stadt von alten Zeiten her gehabt" (por pruvi la liberecon jam de longa tempo havitan) - eknomis la erfurtanoj simple ViroRomiano[1]. Kun la kuro de la tempo estis altribuita al la statuo la sama graveco kioma normalis por t.n. rolando-statuetoj en multaj aliaj urboj. Nur en la 20-a jc oni korekte forstrekis la erfurtan statuon el la oficiala Rolando-listo[2].

La aktuala soklo estas el la 18-a jc. En 1886 la statuo ekhavis sian nunan lokon, ĉar ĉe la antaŭa pozicio ĉe la komenco de Markt-strato, ĝi estis estinta tro trafikĝenanta.

Dum la tempo de Turniĝo la Romiano jam delonge soifis restaŭron. Sekve en 1991/92 kaj la statuo kaj kaj la kolono riparitis, kelkaj partoj (ekz. la flago) anstataŭitis. Krome la statuo rericevis la originalan renesancan koloron. La ŝtonskulpta firmao Ochsenfurt el Paderborn pagis la 30.000 markojn kostantan restaŭradon faritan fare de la konservistoj Reinhard kaj Stemmler [3].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm. Essen 2013, ISBN 978-3-8375-0987-8, p.. 14-15..

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steffen Raßloff: Denkmal städtischer Freiheit: Der Römer auf dem Fischmarkt. En: Thüringer Allgemeine de la 30-a de decembro 2011
  2. Origino kaj signifo de la rolandaj monumentoj de Dieter Pötschke, en Forum historiae iuris Arkivigite je 2009-08-22 per la retarkivo Wayback Machine Unua eŭropa surreta fakgazeto por jurhistorio, 27-a de septembro 1999
  3. Erfurter Heimatbriefe nr. 62, S. 32 kaj nr. 63, Sp 17