Romio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la ekspansio de la Romia Imperio

Romio estis la antikva regno, kies ĉefurbo estas Romo, kiu estris la Sudan Eŭropon kaj la Nordan Afrikon dum 1000 jaroj. Ĝia historio konsistas el tri grandaj epokoj:

La ĉefa, oficiala lingvo de la ŝtato estis la latina.

La kleraj Romianoj povis paroli ankaŭ en la greka lingvo.

Laŭ la Romia legendo, la urbon Romo fondis sur la Monteto Palatino en Latio du ĝemelaj fratoj Romulo kaj Remo - laŭ la legendo temis pri la 21-a de aprilo -753. Aparte famaj romianoj estis i.a. Julio Cezaro, Aŭgusto Cezaro, Aleksandro Severo, Karakalo, Filipo la araba kaj Trajano.

Dum la unuaj kvar jarcentoj post Kristo, Romio regis grandan imperion ĉirkaŭ la Mediteraneo, de Mezopotamio ĝis Hispanio, de Egipto ĝis Britio. Kvankam la imperio fine disfalis, Romio metis la fundamenton de la Okcidento, kies bazo estis tute romia: ties skribo, ciferoj, interlingvo, valuto, leĝo, religio, kalendaro, mezuro, vort-provizo, literaturo, arkitekturo, ktp. estis esence romiaj. Eĉ dum la 13-a jarcento, okcidentaj eŭropanoj nomis sin "latinoj" kaj la grekoj "romianoj".

La prestiĝo de Romio kaŭzis, ke la Rusa Imperio regita de "caro" (= cezaro) nomis sin "Tria Romo" kaj ankaŭ la Germana Regno regita de "Kaiser" (= cezaro) pledis heredon de la mezepoka germana Sankta Romia Imperio (la "Dua Romo").

Ankaŭ revolucianoj usonaj kaj francaj ligis sin al la idealoj de la Romia Respubliko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]



Retaj ligiloj[redakti | redakti fonton]