Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romo
itale: Roma
urbo
Roma Forumo
Oficiala nomo: Roma
Moto: SPQR
Kromnomo: Eterna urbo
Ŝtato Italio Italio
Duoninsulo Apenino
Regiono Latio
Provinco Provinco de Romo
Historiaj regionoj Romio, Itala reĝlando
Situas en Romo Vatikanurbo
Sep montetoj
Kelkaj memorindaĵoj
Rivero Tibero
Situo Romo
 - alteco 20 m s. m.
 - koordinatoj 41° 54′ 00″ N 12° 30′ 00″ O / 41.90000 °N, 12.50000 °O / 41.90000; 12.50000 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Eskvilino
 - alteco 64 m s. m.
Areo 1 285,31 km² (128 531 ha)
Loĝantaro 2 731 996 (2009)
Denseco 2 125,55 loĝ./km²
Fondo 21-a de aprilo 753 a.K.
Urbestro Gianni Alemanno
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 00121 – 00199
Telefona antaŭkodo 06
ISTAT 058091
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Historic Centre of Rome, the Properties of the Holy See in that City Enjoying Extraterritorial Rights and San Paolo Fuori le Mura
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1980 (#4)
Numero 91
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iii, iv, vi
Patronoj Sankta Petro,
Sankta Paŭlo
Festa tago 29-a de junio
Situo de Romo enkadre de Italio
Situo de Romo enkadre de Italio
Situo de Romo enkadre de Italio
Kvartaloj en Romo
Kvartaloj en Romo
Kvartaloj en Romo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Rome
Retpaĝo: www.comune.roma.it
Demonimo : Romani

Romo (itale, Roma) estas la ĉefurbo de Italio kaj antikvece de Romio. Ene de Romo situas la ŝtateto Vatikano, kie loĝas la papo kaj kie lokiĝas la centra administrejo de la Roma Katolika Eklezio. La mitaj fondintoj de la urbo estas la ĝemeloj Romulo kaj Remo. Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de sep montetoj". Ĝi estas la plej granda urbo en Italio. SPQR = Senatus PopulusQue Romanus = Senato Kaj Popolo Roma estas la devizo de la urbo.

De 150 a.K. ĝis 400 p.K., ĉirkaŭ, Romo estis la plej potenca regno de la Mediteraneo, konkerinte grandan, ĉirkaŭmaran imperion, la romia imperio.

De 500 p.K. ĝis 1500, Romo estis la metropolo de la Okcidento: ĝiaj latina lingvo, latina skribo, juro, religio katolikismo, julia kalendaro, romia mezuro, ktp, fariĝis la normo en la Okcidento dum tiu tempo. Post 1500, la Okcidento fariĝis naciisma kaj naciaj normoj emis renversi la antikvajn normojn de Romo.

Etimologio

La etimologio de la vorto Roma ne estas klara, kaj ekde la antikvo ekzistas pri ĝi la plej diversaj teorioj. Neprobabla ŝajnas la deveno de la greka Ρώμη (Romē), kiu signifas kuraĝo, braveco. Pliverŝajne estas rilato al la radiko *rum-, mamo, kun eventuala indiko al la lupino, kiu mamnutrintus la ĝemelojn. Eblas ankaŭ, ke la nomo Roma devenas de etruska familio, la Rumina.

Historio

Fondiĝo

La lupino kun Romulo kaj Remo

Laŭ la roma mitologio Romo fondiĝis la 21-an de aprilo 753 a.K. fare de Romulo. Romulo poste mortigis sian ĝemelan fraton Remo, kiam tiu mokis la de Romulo starigitan urbomuron. La ĝemeloj estis laŭlegende la gefiloj de la dio Marso kaj de la vestalo Rhea Silvia. Ili estus mamnutritaj de lupino, kaj poste trovitaj de la ŝafisto Faustulus ĉe la Velabrum sub la Palatino kaj edukitaj de li.

La tradicia fondiĝdato de Romo estas la komenco de la temposkalo de la romia kalendaro, latine ab urbe condita, mallongigite a.u.c., esperante "depost la fondiĝo de la urbo (Romo)". Elfosadoj sur la Palatino montris setlejajn restaĵojn el la epoko de 1000 a.K., verŝajne iuj latinaj kaj sabinaj vilaĝoj estis ĉirkaŭ 800 a.K. unuigitaj al urbo, eble fare de etruskoj.

Reĝeco kaj respubliko

La sep montetoj de Romo

La kuniĝo de unuopaj setlejoj al urbo laŭ historiistoj eble okazis ĉirkaŭ la legenda fondiĝdato. La proverbaj sep montetoj de Romo estas:

Nuntempe la urbo entenas ankaŭ la montetojn Gianicolo, Vaticano kaj Pincio.

Komence de sia historio Romo estis reĝlando. La unua de la legendaj posteuloj de Romulo nomiĝis Numa Pompilius laŭ Tito Livio. Post forpelo de la lasta etruska reĝo Tarquinius Superbus – laŭdire en la jaro 509 a.K. – Romo iĝis respubliko – kvankam tio verŝajne okazis nur ĉirkaŭ 475 a.K.. Post tio estiĝis internaj bataloj inter la senrajtaj kvankam liberaj plebanoj kaj la nobelaj patricioj. Romo grandiĝis kaj kuniĝis kun ĉirkaŭaj teritorioj.

Kvankam Romo apenaŭ povis kontraŭstari invadon de la keltoj en 390 a.K. la urbo daŭre pligrandiĝis. Kiel protekto kontraŭ aliaj atakoj estis starigita la serviana muro. En 312 a.K. estis konstruita la unua akvedukto kaj la Via Appia. Ankaŭ la sukcesaj Punikaj Militoj (264146 a.K.) kontraŭ la nordafrika Kartago grandigis la influon de Romio en la tuta okcidenta Mediteraneo.

Post kiam estis murditaj la gefratoj Tiberius kaj Gaius Sempronius Gracchus, kiuj provis kiel popoltribunoj starigi grundreformojn, estiĝis epoko de nestabileco, kiu kulminis per la romiaj civitanaj militoj. Julio Cezaro faris kelkajn reformojn kiel roma diktatoro, sed estis murdita en la jaro 44 a.K.. Tiam la konstruaĵdenseco de la Roma Forumo estis jam tiel granda, ke necesis pligrandigi la areon. Tial Cezaro komencis la konstruon de la Julia Forumo.

Imperio

Baziliko Maxentius

En la 1-a jarcento a.K. Romo estis jam urbo kun miliono da loĝantoj kaj samtempe la geografia kaj la politika centro de la Romia Imperio. Ĝi havis funkciantan freŝakvan kaj akvoforportan sistemon, stratoreton kaj funkciantajn popolprotektajn grupojn (Vigiles), kiu similis al fajrobrigadistoj kun policaj rajtoj. Malgraŭ tio la konstruado de Romo, kiun antaŭenigis ĉefe la posteulo de Cezaro, Aŭgusto, estis portempe bremsita de la granda incendio de Romo sub Nero en la jaro 64.

Sub la rego de la flavia dinastio (6996) komenciĝis vastaj konstrulaboroj. Iuj el tiuj konstruaĵoj, kiel la Koloseo kaj parto de la Imperiestraj Forumoj estas nuntempe inter la plej famaj monumentoj de Romo. Tiun epokon oni konsideras ofte kiel la kulminon de la romia imperio. Grandaj termoj kiel tiuj de Karakalo kaj Diokleciano, kiuj entenis eĉ bibliotekojn, iĝis ĉiutaga parto de la roma vivo. La imperiestroj konstruis pli kaj pli grandajn konstruaĵojn kiel la baziliko Maxentius. Krome estis starigita en la 3-a jarcento la aŭreliana muro, ĉar la urbo jam kreskas trans la servianan muron.

Malfrua antikvo kaj deklino

Romo en antikvo

Komence de la malfrua antikvo Romo verŝajne atingis sian plej grandan nombron de loĝantoj. Plej ofte oni taksas la loĝantojn je ĉirkaŭ 1,5 milionoj.[noto 1] Sed la urbo baldaŭ perdis sian politikan signifon, ĉar la imperiestroj preferis aliajn loĝlokojn, interalie Konstantinopolo, Milano, Treviro, TesalonikoSplit. En la 5-a kaj 6-a jarcentoj okazis katastrofoj, kiuj signis la finon de la antikva beleco de la urbo. Eĉ la aŭreliana muro konstruita en la 3-a jarcento ne malhelpis, ke dum la popolmigradoj Romo estis elrabita de la okcidentaj Gotoj en 410 kaj de la Vandaloj en 455.

Post la oficiala neniigo de la Okcident-Romia Imperio en la jaro 476 daŭre funkciis konataj urboj instalaĵoj kiel la termoj de Diokleciano. Malgraŭ malaltiĝantaj nombroj de loĝantoj daŭre ekzistis la antikva vivmaniero. Prokopios menciis, ke la urbaj monumentoj estis prizorgataj dum la regno de la orientaj Gotoj. Ĉirkaŭ la jaro 530 vivis ankoraŭ ĉirkaŭ 100.000 homoj en Romo. La civiliza katastrofo okazis nur per la gota milito. La militagadoj detruis preskaŭ ĉiujn romajn akveduktojn ĝis 537.

La lasta malfruantikva monumento de la urbo estas la kolono de Fokas starigita en 608. La urbo apenaŭ eskapis kompletan detruiĝon. Ekde 554 Romo ja oficiale denove apartenis al la orientromia imperio, estis tamen ordigita en tiu epoko pli kaj pli de la papeco. Inter la 8-a kaj 11-a jarcento sekvis aliaj sieĝoj, atakoj kaj priraboj fare de Langobardoj, Saracenoj kaj Normandoj, tiel ke portempe la priloĝata urboareo eĉ ne transiris la riverbordojn de la Tibero.

Monumentoj de Romo

Antikvaj

Entute 11 akveduktoj transportis akvon al Romo. La plej longa estas la akvedukto Aqua Marcia kun longeco de 91,2 km. 80 km estas subteraj, 800m sur la tero kaj 10,4 km estas pontoj. Imponaj restoj de la akveduktoj Aqua Claudia kaj Aqua Anio Novus, unu super la alia, estas videblaj ĉe la Porta Maggiore.

  • Cloaca Maxima La plej konata subtera kanalo por forigi akvon (de pluvo, fekaĵoj, kuirejoj ktp.). Entute estis tre multaj.
  • Testaccio estas monteto arte konstruita el amforoj ujintaj la imposton annona el olivoleo inter la 1-a kaj la 3-a jarcentoj.

Modernaj

Nuntempaj

Famuloj

Esperanto en Romo

La unua Esperanto-grupo en Romo estis fondita en 1905 de Luigi Giambene. Ekde 1908 aperis gazeto Roma Esperantisto. En 1913 la 4-a internacia katolika Esperanto-kongreso okazis en Romo, en aŭgusto 1935 la 27-a Universala Kongreso de Esperanto.

En Romo naskiĝis Hjalmar Johannes Runeberg, Primo Dottarelli, kaj Francesco Barbèri, loĝis kaj movadis Stefano la Colla kaj studis Théophile Cart.

Bildoj

Panoramo de Romo (El kupolo de sankta Petro)
Panoramo de Romo (El kupolo de sankta Petro)

Notoj

  1. La taksoj varias inter 450.000 kaj tri milionoj kaj duono.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara