Romolo Trivella

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Romolo TRIVELLA naskiĝis en 1917, mortis la 28-an de januaro 2003. Pli ol 70-jara li reentuziasmigis pri Esperanto, el kies originala poezio li tradukis multajn verkaĵojn en la italan, sed la tradukoj ankoraŭ atendas eldononton. Danke al lia helpo aperis la lernolibro Esperanto rapide de Nicolino Rossi en 2002.