Rompo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipoj de rompoj por testcilindreto:
(a) Fragila rompo
(b) Parte duktila rompo
(c) Tute duktila rompo

Rompo estas bruska disigo de korpo aŭ materialo en du aŭ plurajn pecojn pro la aganta streĉo.

En la materialoj povas okazi diversaj tipoj de rompo: fragila, duktila, pro laciĝo ktp

Fragila rompo, kontraŭe al duktila, estas karakterizata per la manko de makroskopa plastika deformo kaj per la propago tre rapida de la fendo kun malmulte da bezono de energio. La rompo esas tre preciza, kaj okazas laŭlonge la kristala ebeno. La materialo rompiĝas antaŭ forlasi la elastan reĝimon. Tio estas la kazo por ceramikaĵoi kaj por diversaj materialoj je malataj temperaturoj.

Je duktila rompo videblas konsidereblaj formoŝanĝiĝoj (plilongiĝo kaj restriktiĝo) antaŭ la rompo okazas.