Romuald Traugutt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Romuald Traugutt
Romuald Traugutt, skulptaĵo de Tadeusz Bylewski (1925-a j.) en la kolekto de Muzeo de Pola Armeo en Varsovio

Romuald TRAUGUTT, pseudonomo Michał Czarnecki (naskiĝis la 16-an de januaro 1826 en Szostakowo, distrikto Bresto, mortis la 5-an de aŭgusto 1864 en Varsovio) – pola generalo, diktatoro de la Januara ribelo.

Li naskiĝis en Szostakowo, lime de iama Rusa Imperio, en grodna gubernio, kiu nun troviĝas en Belorusio. Estis filo de Ludwik kaj Alojza Błocka. La plej grandan influon al lia eduko havis avino – Justyna Błocka, kiu de la plej fruaj jaroj transdonis al li patriotajn valorojn kaj katolikan kredon. La familio devenis de Saksio. En 1836 li komencis lerni en gimnazio en Świsłocza (grodna gubernio), kiun finis en 1842 kun bonaj atestoj (arĝenta medalo). Sekve provis ekstudi. Li volis komenci ĉe Instituto por Inĝenieroj de Komunikadaj Vojoj en Sankt-Petersburgo, kiu tamen reorganiziĝis kaj pro tio Traugutt estis, kiel eble tro juna, malakceptita.

Ribela agado[redakti | redakti fonton]

Ĝis proklamo de la ribelo en Litovio (marto 1863) Traugutt ne esprimis emon partopreni politikan vivon. Laŭ siaj opinioj estis proksima al la liberala frakcio de blankaj, tamen liaj entreprenataj agadoj speguligis pli ĝuste radikal-demokratian programon de ruĝaj. Kiam eksplodis la ribelo najbaroj instigis lin ekkomandi lokajn taĉmentojn. Traugutt ne estis inter ili aparte populara persono, sed la plimulto konis liajn antaŭajn milit-meritojn. Dum longa tempo li rifuzis aliĝi al la januara ribelo. Eniris bataladon aprile 1863. Ekgvidis kobrinan taĉmenton, kun kiu la 17-an de majo pretigis sukcesan embuskon kontraŭ rusa taĉmento apud Horki. Komandis ankoraŭ kelke da bataletoj. La lasta okazis la 13-an de julio apud Kołodno (distrikto Białostocki) kaj malsukcesis. Sammonate iris al Eliza Orzeszko kaj tie restadis en ŝia bieno apud Kobryń. Poste intencis iri al Varsovio.

Diktatoreco

En la ĉefurbo de la Reĝlando aperis al dispono antaŭ Milita Departamento de la Nacia Registaro. La 15-an de aŭgusto generaliĝis. Sekve estis sendita al Parizo, kie devis serĉi helpon por la ribelantoj flanke de Francio. La misio tamen ne estis sukcesa. Post sia reveno gajnis apogon de la blanka frakcio, kiu kandidatigis lin por diktatoro de la ribelo. Post falo de la Nacia Registaro de ruĝaj la 17-an de oktobro 1863 Romuald Traugutt fariĝis komandanto de la ribelo.

Lia gvidanteco estis sekreta. Sidejo de la diktatoro estis loĝejo ĉe la str. Smolna 3 kaj Traugutt mem akceptis pseŭdonomon Michał Czarnecki kaj ankaŭ elpensitan konspiran identecon prezentante sin kiel komercisto devenanta de Galicio. Traugutt sin devontigis provi reorganizi partizanajn taĉmentojn je regula armeo. La 27-an de decembro 1863 dekretis starigon de terenaj delegitoj por proprietigo de vilaĝanoj. Kiel unu el ĉefaj celoj indikis ankaŭ devon plibonigi financan situacion de la ribelaj taĉmentoj. Liaj streboj por prunto de mono enlande kaj esksterlande fiaskis. Li gvidis ankaŭ larĝe ambiciatan eksterlandan politikon. Komence li provis akiri militistan apogon de la landoj de Okcidenta Eŭropo. Kiam montriĝis ke la esperoj pri tio estis tute senbazaj ligis kontaktojn kun aliaj eŭropaj revoluciuloj. Korespondis i.a. kun Giuseppe Garibaldi. Malgraŭ sia profunda religiemo kaj letersendado al la papo Pio la 9-a kun peto pri apostola beno li tamen kontraŭstaris sendi al Romo fondusojn, kiuj estus akcelontaj kanonizon de la benata Jozafat Kuncewicz.

Morto Traugutt estis arestita nokte de la 10-a/11-a de aprilo 1864 en sia varsovia kvartalo fare de la rusa polico, perfidita de judo Artur Goldman. Komence estis tenata en Pawiak kaj poste malliberigata en la 10-a Pavilono de la Varsovia Citadelo. Oni provis eltiri de li informojn pri gvidantoj de la ribelo, sed li neniun denuncis. Dum juĝaj pridemandadoj eldiris faman frazon:

La ideo pri nacieco estas tiel potenca kaj faras tiel grandajn progresojn en Eŭropo, ke nenio ĝin venkos.

La 19-an de julio Kampa Aŭditoraro verdiktis koncerne Traugutt. Li estis degradita kaj mortkondamnita. La kondamnon oni plenumis per pendigo sur deklivoj de la Varsovia Citadelo la 5-an de aŭgusto 1864 je la 10-a matene kune kun Rafał Krajewski, Józef Toczyski, Roman Żuliński kaj Jan Jeziorański. Lia lasta gesto antaŭ la morto estis ekkiso de kruco dum kiu kolektita tridekmila homamaso kantis kanton Święty Boże (Sankta Dio).

Survoje al beatigo[redakti | redakti fonton]

Oni entreprenis paŝojn por lin beatigi kiel simbolon de sindediĉo kaj martireco por la Patrujo. Kun la ideo elpaŝis pastro Józef Jarzębowski, la biografo de Traugutt. La koncepton apogis ankaŭ kardinalo Stefan Wyszyński. Nuntempe pri tio okupiĝas patro Władysław Kluz, aŭtoro de la libro Dyktator Romuald Traugutt (Dikatatoro Romuald Traugutt), eldonitan en 1982.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Pro Kredo kaj Patrujo mortpafitaj kaj pendumitaj. Ilustraĵo de Awit Szubert, 1864. Centre videblas Romuald Traugutt

Centre de Varsovio estas parko je lia nomo (1925), kie pli frue ekzistis monumento (1916) sur lia ekzekutejo, kaj rande monumenta fortikaĵeto. En Ciechocinek oni starigis en 1933 memoran kolumnon. En 1938 kaj 1945 aperis poŝtmarkoj kaj en la 80-aj jaroj - monbileto. Novembre 1981 li estis distingita de historia ribela honora distingo - Stelo de Persisto. La nomon de Romuald Traugutt akceptis multaj stratoj en diversaj polaj lokoj. Li estas patrono de lernejoj kiel ekzemple de la 2-a Ĝeneralkleriga Liceo en Częstochowa aŭ la 45-a Ĝeneralkleriga Liceo en Varsovio kaj de la skoltaj teamoj, kiel la 1-a Varsovia Skolta Teamo je la nomo de Romuald Traugutt Czarna Jedynka (Nigra Unuo).

En supozata loko de la ekzekuto troviĝas memorkruco kaj en la 10-a Pavilono de la Varsovia Citadelo estas rekonstruita prizona ĉelo, kie li estis malliberigata.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Abramowicz Marian Cezary, Dwa żywoty (Du vivoj), Poznań 1998, ISBN 83-905506-6-0
  • Dubiecki Marian, Bohaterski naczelnik powstania styczniowego (Heroa komandanto de la januara ribelo), Warszawa 1918
  • Dubiecki Marian, Romuald Traugutt i jego dyktatura podczas powstania styczniowego 1863-1864 (Romuald Traugutt kaj ties diktaturo dum la januara ribelo 1863-1864), Kievo 1911
  • Kluz Władysław, Dyktator Romuald Traugutt (Diktatoro Romuald Traugutt), Kraków 1986
  • Peszke Ignacy, Ostatni naczelnik narodu (La lasta ĉefkomandanto de la nacio), Warszawa 1916
  • Pomarański Stefan, Wojskowa służba Traugutta (Militista servo de Traugutt), Warszawa 1929
  • Roszko Stefan, Generał Romuald Traugutt (Generalo Romuald Traugutt; en la 55-a mortdatreveno), Zamość 1919
  • Rusin Joanna, Człowiek świętego imienia: legenda Traugutta w piśmiennictwie polskim XIX i XX wieku (Homo de la sankta nomo: legendo de Traugutt en la polaj publikaĵoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj) , Rzeszów 2002, ISBN 83-7338-011-6
  • Игнат Михаевич. Мятежный генерал. - Минск: Конфидо, 2007, -48 с. ISBN 985-6777-07-0.
  • Grażyna Kieniewicz kaj Alina Sokołowska (redaktistinoj), Od Agrykoli do Żywnego. Mały słownik patronów ulic warszawskich (De Agrykola ĝis Żywny. Malgranda vortaro de la patronoj de varsoviaj stratoj), Ludowa Spółdzielnia Wydawnicza, Warszawa 1968, p. 179