Rona Nishliu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rona Nishliu
Bazaj informoj
Naskonomo Rona Nishliu
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1986 (1986-08-25) (37-jaraĝa)
en Kosovska Mitrovica
Ĝenroj pop-muziko
Profesio kantisto, kantaŭtoro, radia moderatoro
Aktivaj jaroj 2004 ĝis nun
Retejo facebook-paĝo de Rona Nishliu
Persona informo
Lingvoj albana
Ŝtataneco KosovoAlbanio
Alma mater Sami Frashëri High School, Prishtina, Kosovo
Okupo
Okupo kantaŭtoro
vdr

Rona Nishliu (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1986 en Kosovska Mitrovica, SFR Jugoslavio - nun Kosovo) estas kosova-albania kantisto kaj radia moderatoro.

Rona pasigis siajn infanajn jarojn en la naskiĝurbo Mitrovice. Kiam ŝi estis dektrijara, ŝia familio translokiĝis al Priŝtino pro la Kosova milito en sia hejmurbo. Ŝi iĝis civitanino de Albanio la 12-an de januaro 2012 per dekreto de la ŝtata prezidanto Bamir Topi.

La artistino reprezentas Albanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, kaj pasis al la finalo, kie la bone farita albana kontribuaĵo atingis la 5-an pozicion. Post kiam ŝi venkis en la nacia kantokonkurso de Albanio en 2012, la sekvan nokton pli ol 100 novnaskitaj inaj beboj en Albanio ricevis la nomon "Rona" - evidente do ŝi impresis la nacian publikon.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Flakaresha
  • Të Lashë
  • Shenja
  • Eja
  • Veriu
  • A ka arsy (Ft.Bim Bimma)
  • Shko pastro pas saj
  • Zonja Vdeke
  • Suus