Ronald Prescott Reagan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ron Reagan 2007

Ronald Prescott Reagan (20-an de majo 1958 en Los Angeles), pli konata kiel Ron Reagan, estas usona ĵurnalisto, filo de iama usona prezidento Ronald Reagan kaj ties edzino Nancy.

Li studis nur unu semestron en la Universitato Yale, poste komencis karieron kiel baleta dancisto. Li ekprovis sin kiel aktoro en televidaj serioj, sed tio restis nur mallonga provo.

Li do restis ĉe la televidado kaj moderis televidajn elsendojn kaj estis gastiganto de diversaj klaĉprogramoj. Lia aktuala klaĉprogramo estas "Connected: Coast to Coast with Ron Reagan and Monica Crowley" sur MSNBC. Lastatempe li esprimas sin pli kaj pli en politikaj temoj kiel komentisto. Li apogas la liberalajn ideojn, la demokratajn kandidatojn. Li publike kritikis George W. Bush, sed li mem ne volas fari politikan karieron, ĉar: "Mi estus neelektebla. Mi estas ateisto. Kiel ni konas, tio estas io, kion la homoj ne akceptas."

Reagan vivas nuntempe kun sia edzino (ili geedziĝis en 1980) en Seattle, sen infanoj.