Ronaldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ronaldo
Persona informo
Naskonomo Ronaldo Luís Nazário de Lima
Aliaj nomoj O fenômeno
Naskiĝo 22-an de septembro 1976 (1976-09-22) (47-jaraĝa)
en Itaguaí
Lingvoj portugalahispana
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.ronaldo.com/
vdr

Luiz Nazario de Lima , konata kiel Ronaldo ([rhonałdŭ], portugallingve) kaj ankaŭ en Brazilo Ronaldinho ("malgranda Ronaldo"), laŭ brazila moro nomi futbalistojn per kromnomoj, naskiĝis en 1976 en Rio-de-Ĵanejro. Li estas mondfama Brazila futbalisto, eble la plej fama en la mondo nuntempe. Lia rapideco, driblo-kapablo kaj instinkto pri goloj igas lin verŝajne unu el la plej fortaj ludistoj en la historio.

Lia talento estis unue ekkonita kiam li estis 14 jara, kaj la teamo Cruzeiro Esporte Clube kontraktis lin en 1993. En 1994 li iris ludi por la Nederlanda teamo PSV Eindhoven, kaj petis ke oni ne nomu lin plu "Ronaldinho" (malgranda Ronaldo), kvankam oni nun ankoraŭ faris tion en Brazilo. En 1996 li pasis al la Hispana teamo FC Barcelona. La postan sezonon li pasis al la itala teamo Inter Milan. En 1998, Ronaldo partoprenis en la mondpokalo en Francio farante kvar golojn, sed Brazilo perdis 3-0 en la finalo kontraŭ la Francoj. Multaj homoj estis perpleksaj pri la brazila decido ke Ronaldo ludu en la finalo, kvankam li klare fartis malbone. Post la mondpokalo li vundiĝis ĉe la genuo, kaj por la postaj kvar jaroj li apenaŭ povis ludi.

en intervjuo de junio 2005, ĉirkaŭata de adorantoj

Li revenis al la ludo grandstile por la mondpokalo de 2002, kie Brazilo gajnis la pokalon kaj Ronaldo estis la ĉef-poentulo de la turniro kun ok goloj, inkluzive de du faritaj en la finalo kontraŭ la germana teamo. Post la pokalo, Ronaldo iris ludi en Hispanio por Real Madrid, tiam li ricevis la kromnomon "la Fenomeno" de la gazetaro. En la mondpokalo de 2006 Ronaldo faris tri golojn, fariĝante la ludanto kiu faris pli da goloj en la tuta historio de la mondpokalo, kun 15 goloj faritaj en tri malsamaj mondpokaloj (1998, 2002, kaj 2006). Tamen Brazilo estis elĵetita de Francio en la kvaronfinalo.

Ronaldo ankaŭ gajnis la premion por la Eŭropa futbalisto de la jaro en 1997 kaj 2002.

En 2007 li ekludis en la italia teamo AC Milan, kaj en 2008 li revenis al Brazilo por ludi en Corinthians (Korintanoj), historia klubo de la urbo San-Paŭlo.

La 14an de februaro 2011 Ronaldo anoncis sian emeritiĝon. La kolektiva intervjuo okazis en la sidejo de Corinthians. La 34-jarulo rezignis pri sia glora kariero pro ne sufiĉe bona sanstato. Li suferas pro hipotiroidismo, kies kuracilo estas hormono, substanco malpermesata al sportisto.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato 2011/05, p. 21.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]