Comano TI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ronchi (Comano))
- La mallongigo TI en Comano TI staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Comano.

Comano
Blazono de Comano
Blazono de Comano
Blazono de Comano
Comano
Comano
Comano
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Vezia
Koordinatoj  46° 2′ 6″ N 8° 57′ 18″ O / 46.03500 °N, 8.95500 °O / 46.03500; 8.95500 (mapo)Koordinatoj: 46° 2′ 6″ N 8° 57′ 18″ O / 46.03500 °N, 8.95500 °O / 46.03500; 8.95500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2000
Areo 2,06 km²
Alteco 511 m super marnivelo
Poŝtkodo 6949
Komunumkodo 5176
Mapo de Comano
Mapo de Comano
Mapo de Comano

Comano estas komunumo de la komunumaro Vezia kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2000 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Comano situas ses kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Lugano sur la montetoj inter la valo de la riveroj Vedeggio en okcidento kaj Casserate en oriento. La komunumo konsistas el la setlejoj Somano di Sopra, Comano di Sotto, Corba, Cortigia, Marlesco kaj Ronchi, kaj kelkaj izolitaj bienoj. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,06 km², de kiuj 53,4% estas kovritaj de arbaro, 10,7% servas por agrikulturo kaj 34,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Comano limas en nordoriento al Capriasca, en oriento al Canobbio, en sudo al Porza, en okcidento al Cureglia, kaj en nordokcidento al Origlio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Comano situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Comano pasas konekta vojo de Trevano al Cureglia. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, nome Lugano-Nordo, situas 3 kilometrojn okcidente de la komunumo en Manno. Pere de du buslinioj de la loka busreto de la urbo Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Comano situas la studioj de la itallingva sekcio de la svisa radio kaj televido SRF.

Evoluo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

De la fino de mezepoko ĝis la mezo de la 19-a jarcento la loĝantaro de Comano estis relative stabile proksimume 500 personoj. En la dua duono de la lasta jarcento sub la influo de la kreskanta urbo Lugano la loĝantaro de Comano praktike triobliĝis kaj intertempe kreskis al 2000 personoj.

Evoluo de la loĝantaro
Jaro Loĝantoj
1643 595
1670 323
1808 246
1850 334
1900 405
1910 458
1950 441
2000 1594

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Comano datiĝas el la jaro 1159 kiel Cumano. Dum mezepoko la Monaĥejo San Pietro in Ciel d'Oro en Pavio posedis bienon kun agroj, kampoj kaj vitejoj en Comano. Ankaŭ la katedrala kapitolo de Como kaj la hospitalo Santa Maria en Lugano posedis bienojn en Comano. En la jaro 1468 Comano fariĝis memstara paroĥo. Dum longa tempo Comano estis kampara vilaĝo. En la dua duono de la lasta jarcento tamen la loĝantaro eksplodis, kaj Comano fariĝis ŝatata loĝloko de la urbo Lugano.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]