Ronchi dei Legionari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ronchi dei Legionari
Ronchi dei Legionari
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco GO Gorico
Komunumaro Carso Isonzo Adriatico
Geografia situo 45° 50′ N, 13° 30′ O (mapo)45.83333333333313.5Koordinatoj: 45° 50′ N, 13° 30′ O (mapo)
Alto super marnivelo 11 m
Areo 16 km²
Loĝantaro 11 780 (2023)
Loĝdenso 688 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Cave di Selz, Soleschiano, Vermegliano kaj Monte dei Busi
Najbaraj komunumoj Doberdobo, Fogliano Redipuglia, Monfalcone, San Canzian d'Isonzo, San Pier d'Isonzo kaj Staranzano
Patrono Laŭrenco de Romo
Festa tago 10-a de aŭgusto, la patrona memortago
Nomo de loĝantoj ronchesi
Poŝtkodo 34077
Imposta kodo H531
Kodo laŭ ISTAT 031016
Telefona prefikso 0481
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Ronchi dei Legionari (slovene Ronke, friule Roncjis, en la pasinteco Ronchi di Monfalcone - prononco [RONki di monfalKO:ne] - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Gorizia, kiu ekde oktobro 2017 ne plu estas oficiala administra unuo. Ekde tiam la loko apartenis al intermunicipa aŭ interkomunuma teritoria unuo, nomata Carso Isonzo Adriatico, sed jam fine de 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: nun ĝi apartenas al tiel nomata malcentra regiona unuo Gorico, kiu laŭ amplekso baze identas al la antaŭa provinco. Tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico" - tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico". De la Adriatika Maro dividas ĝin nur la apuda komunumo Monfalcone.

Fine de 2023 en la komunumo vivis 11 780 loĝantoj - fine de oktobro 2022 estis 11 821: sekve daŭre temas pri la tria plej granda komunumo de la provinco aŭ regiona unuo. Kristana patrono estas la sankta Laŭrenco de Romo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Doberdobo, Fogliano Redipuglia, Monfalcone, San Canzian d'Isonzo, San Pier d'Isonzo kaj Staranzano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Ronchi
la administrejo