Arundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ronda)
Saltu al: navigado, serĉo
Arundo
hispane: Ronda
urbo
Ronda La Ciudad2004.jpg
Panoramo de Arundo
Bandera de Ronda.svg
Flago
Escudo de Ronda.svg
Blazono
Oficiala nomo: Ronda
Lando Flago de Hispanio  Hispanio
Duoninsulo Iberio
Provinco Provinco Malago
Komunumo Andaluzio
Historia regiono Andaluzio
Memorindaĵoj
Situo Arundo
 - alteco 723 m s. m.
 - koordinatoj 36°44′14″N 5°09′53″W  /  36.73722°N, 5.16472°U / 36.73722; -5.16472 (Arundo)
Loĝantaro 36 698 (2012)
Denseco 76 25 loĝ./km²
Urbestro María de la Paz Fernández Lobato (PP)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 29400
Situo de Arundo enkadre de Hispanio
ButtonRed.svg
Situo de Arundo enkadre de Hispanio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Ronda, Spain
Retpaĝo: www.ronda.es

Arundo (hispane kaj oficiale Ronda) estas urbo kaj municipo en la nordokcidento de la hispana provinco Malago, de la aŭtonoma komunumo Andaluzio. Arundo estas la ĉefurbo de la regiona distrikto Montĉeno de Arundo.

En la jaro 2009 ĝi havis 36.827 loĝantojn, kio igis ĝin la dua municipo plej loĝata en la interno de la provinco post Antequera.[1] Ĝia municipa areo etendiĝas sur ebenaĵo konata kiel depresio de Arundo kaj de la montaro kiu ĝin ĉirkaŭas. Ĝi havas areon de 481,31 km² kaj loĝdenso de 76,51 loĝ/km².

Ronda fontas el la Arunda romia kiu estiĝis en la setlejoj de iberoj. La visigotoj daŭre loĝis en ĝi ĝis la alveno de la muzulmanoj, kiuj konsolidis ĝian rolon kiel regiona ĉefurbo. Ĝia situo faciligis la urbodefendon kaj danke al ĝia strategia loko ĝi povis regi super la ŝoseoj kaj vojoj al la Malalta Andaluzio. Ĉi tio kaj la disponeblo de taŭgaj terenoj por la terkultivado donis al ĝi senduban historian gravecon.

La nomo Arundo plej taŭgas en Esperanto pro pli facila prononcado kaj por eviti la konfuzon de ronda kun rondoforma aŭ apartenanta al iu rondo.

La urbo sidas sur ebenaĵo tranĉata de profunda gorĝo fosata de la rivero Guadalevín, en kiu surbordiĝas la konstruaĵoj de ĝia historia urbocentro, kio donas al la urbo pitoreskan panoramon kiu, kunigata al la varieco de monumentoj kiujn ĝi havas, la naturan ĉirkaŭon kaj ĝian proksimecon al la grandaj centroj de la amasturismo de la Suna Marbordo, igas ĝin unu el la gravaj regionaj turismaj allogaĵoj. La kornico de la tranĉaĵo kaj la Nova Ponto estas la tipa bildo de la urbo[2] .

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de Arunda Valo ekde la urbo.

La municipa teritorio de Arundo enhavas la tiel nomatan depresio de Arundo kaj ĝin ĉirkaŭas montaro. En la interno la reliefo estas ebeneca kaj enhavas paŝtejojn kaj terenojn por fruktoj kaj cerealkampoj. Danke al la sufiĉe ampleksa teritorio de la municipo Arundo, la alteco varias inter 1.919 surper la marnivelo en la montopinto Torrecilla (municipa teritorio de Tolox) kaj 570 metroj en la plej malalta parto, kune kun la najbara municipo Arriate.

La urbo setlejas sur roka ebenaĵo je 739 metroj super la marnivelo, dividita en du partojn per kanjono konata kiel Tranĉo de Arundo, tra kiu fluas la rivero Guadalevín alfluanto de la rivero Guadiaro. La tranĉo etendiĝas sur la valo de la Muelejoj. Oriente de la urbo troviĝas la natura parko de la Montaro de la Neĝoj, sur la Valo Genal, okcidente la Montaro Grazalema kaj norde aliaj terenoj pli ebenaj kun direkto al Campillos.

Ene de la municipa teritorio de Arundo, troviĝas la enklavigita municipo Arriate kiu estas multe pli malgranda.

Situo[redakti | redakti fonton]

Nordokcidento: El Gastor Nordo: Setenil de las Bodegas kaj Olvera Nordoriento: Cañete la Real kaj Cuevas del Becerro
Okcidento: Grazalema Rosa de los vientos.svg Oriento: El Burgo kaj Yunquera
Sudokcidento Benaoján kaj Montejaque Sudo: Parauta, Cartajima, Júzcar, Faraján kaj Alpandeire Sureste: Tolox

Klimato[redakti | redakti fonton]

Distribuo de la loĝantaro[3]
Nukleo Loĝantoj
Ronda 31.685
Rosalejo 1.139
Montecorto (jam sendependiĝinta) 572
Serrato 545
Los Prados 495
La Cimada 284
Los Pinos 109
Puerto del Sauco 25

La klimato de la Montĉeno de Arundo estas mediteranea kun kontinentecaj trajtoj. Ĝi karakteriziĝas pro sezona reĝimo sufiĉe regula, someroj tre varmaj kaj sekaj kaj vintroj malvarmaj kun temperaturoj kelkfoje subnulaj. En printempo kaj aŭtuno la temperaturoj estas pli mildaj. La meza temperaturo jara estas ĉirkaŭ 16 gradoj. La pluvado estas abunda kun pli ol 1000 mm/jare kaj 1700 mm/jare en la plej okcidenta parto, proksime al Montaro Grazalema, la plej pluva loko de la suda duono de la Iberia duoninsulo[4].

Naturo[redakti | redakti fonton]

En la municipo Arundo troviĝas la Natura Parko Montĉeno de la Neĝoj. Ĉi tiu parko posedas grandan natural riĉecon, kun multaj specioj de bestoj kaj vegetaĵoj, kelkaj vegetaĵaj specioj estas preskaŭ unikaj en la mondo, kiel la pinsapo aŭ la portugala kverko montara, aliaj specioj bestaj kiel la pirenea kapro aŭ la lutro havas stabilan rezervejon tie.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo[5]
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2000 2005 2008
20.995 22.525 30.393 33.161 26.170 30.962 28.831 30.080 31.383 35.788 34.021 35.512 36.532

Historio[redakti | redakti fonton]

Teatro de Acinipo.

Prahistorio kaj Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

Kvankam en la ĉirkaŭo de la urbo troviĝis restaĵoj prahistoriaj el la Neolitiko inter kiuj menciindas la prahomaj pentraĵoj de la Groto Pileta, la originoj de Arundo estas keltaj kiuj en la 6-a jarcento a.K. nomis ĝin Arunda. Poste la fenicoj ekloĝis en proksima vilaĝo kiun ili nomis Acinipo. Arunda, post konkero de la grekoj, eknomiĝis Runda. Tiu Acinipo, same sur montopinto sed je kelkaj kilometroj el Arundo, iĝis grava urbo kun loĝantaro eĉ por elteni teatron, sed poste ruiniĝis.

Sed Arundo vere estis fondata kiel konsekvenco de la Dua Punika milito, dum la militkampanjo kiun la romia generalo Skipio Afrika entreprenis kontraŭ la kartaganoj kiuj regis Hispanion fine de la 3a jarcento a.K. Tiam estis kiam oni konstruigis la kastelon de Laurus kiu favorigis la setlejadon de la loĝantaro je ĝia ĉirkaŭo kaj ĝi atingis, en la epoko de Julio Cezaro, la rangon je urbo, kaj tiamaniere ĝiaj loĝantoj kaj tiuj de la najbara Acinipo, la romian civitaniĝon.

En la 5-a jarcento, kun la fino de la Romia Imperio, la urbo estis prenita de la sueboj sub la rego de Reĉilo, poste transirante al bizanca periodo, kiam definitive Acinipo estis forlasita, ĝis kiam Leovigildo metis ĝin en la Visigotan Regnon. Antaxue Acinipo havis eĉ episkopon. Ĉiukaze Acinipo plu estis konata kiel Arundo la malnova (Ronda la Vieja) kvazaŭ temus pri sama urbo aŭ almenaŭ sama loĝantaro kun Arundo.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Pordo de Karolo la 5a kaj pordo de la Almokabaro de la muregoj de Arundo. Dekstre, la Preĝejo de la Sankta Spirito.

En 711 okazis la Islama invado de Iberio kaj, en 713, la nuna Arundo malfermis siajn pordojn, sen batalado, al la estro berbera Zaide Ben Kesadi El Sebseki. La urbo eknomiĝis Izn-Rand Onda (la kastelurbo) kaj iĝis ĉefurbo de la al-andalusa provinco Takurunna.

Kun la disiĝo de la kaliflando de Kordovo, la korao de Takurunna iĝis la tajfo de Arundo (Banū Ifrēn), sendependa reĝlando regata de Abu Nur Hilal Ben Abi Qurra, kaj estis dum tiu periodo kiam kreiĝis la plejparto de la juvela monumentaro de la arunda historia urboparto kaj ĉirkaŭaĵoj. Abu Nur Hilal estis sukcedita de sia filo Abu Nasar kiu post la morto pro murdo okazigis ke Arundo iĝu parto de la tajfo de Sevilo de Al-Mutadid.

La islama periodo de la urbo finiĝis kiam la 22-an de majo 1485, la reĝo Fernando la Katolika sukcesis ĝin konkeri post longigita sieĝo. Post la konkero multaj el la starigitaj monumentoj de la islamanoj estis aliformigitaj laŭ la nova situacio kiam la urbo spertis kreskon kaj floradon en novaj kvartaloj kiel Mercadillo kaj San Francisco, kaj la malnova araba urboparto eknomiĝis simple “La Urbo”.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

En 1572 fondiĝis la Arunda Nobela Rajd-Societo kun la celo trejni por la defendo kaj militoj de la reĝlando. Inter la 16-a kaj 17a jarcentoj definitive kreiĝis la urbo kiel ĝi estas konata en la nuntempo. La antikva medino eknomiĝis La Ciudad, dum la kvartalo Sankta Spirito nomiĝis Alta Kvartalo kaj la kvartalo Sankta Mikaelo, Malalta Kvartalo. La novaj kvartaloj Sankta-Francisko kaj Mercadillo spertis grandan konstruevoluon, kun la kreado de restadejoj, preĝejoj, monaĥejoj ktp.

En la 18-a jarcento la urbo travivis etapon el konstruado de gravaj konstruaĵoj inter kiuj elstaras la Nova Ponto, kiu estas konsiderata kiel la simbolo de la urbo, kaj la Toreejo, unu el la plej antikvaj kaj monumentaj el la mondo, verko de Martín de Aldehuela. El tiu epoko devenas famaj mitoj pri montoŝtelistoj kaj toreistoj.

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

Bildo de parko en Arundo, 1981.

La invado de Napoleono kaj la posta milito de Hispana Sendependiĝo okazigis violentan etoson en Arundo kaj ĉirkaŭe. La kastelo de Laŭro, alkazabo de Arundo, estis detruita de la francoj dum la retroiro kaj multaj muelejoj kaj kultivaĵoj estis ruinigitaj, malriĉigante la regionon. La urbo estis devigita al pagado de altaj impostoj kaj bazaj manĝaĵoj, kiuj sufokigis la lokan ekonomion. La industria kaj brutobreda produktado malpliiĝis al malpli ol la duono kaj unu kvarono el la hortoj ruiniĝis pro la la foriro de multaj arundanoj al la montaro por batali kontraŭ la francoj. Fakte, la loĝantaro malpliiĝis de 15.600 homoj al 5.000 en tri jaroj.

La franca invado estis la origino de la famo de eksterleĝuloj en la regiono, pro la formado de geriloj por kontraŭstari la invadantojn, kiuj post la detrua paso de la milito, perdis la rimedojn por vivteni sin kaj dediĉis sin al vojrabado kaj kontrabando de aĵoj el Ĝibraltaro. Tiu ĉi fenomeno estis amplekse ekspluatita de la vojaĝantoj romantikaj kiaj Washington Irving, Mérimée, FordDoré, kiu prenis Arundon kiel inspirfonton, miksante la veran historion kun fikcio, forĝante la romantikan bildon kiun ankoraŭ la urbo posedas[6].

Dum la 19a kaj 20a jarcentoj la ekonomia aktiveco en Arundo estis precipe kampara, ĝi funkciis kiel renkontiĝejo por la loĝantoj de la vilaĝoj kaj urbetoj de la Montĉeno kaj ĝi havis brilan epokon komence de la 20a jarcento per la alveno de la fervojo.

En 1918 estis celebrita la Asembleo de Arundo en kiu fiksiĝis la dezajno de la nunaj flago, la himno kaj la blazono de Andaluzio. En tiu epoko ekkonsolidiĝis la Ŝparkaso de Arundo kiu forte akceligis la urban ekonomion ĝis sia malapero en 1990 kiam ĝi kuniĝis kun aliaj bankoj en Unicaja.[7]

La milito[redakti | redakti fonton]

Dum la Hispana Enlanda Milito en Arundo okazis, kiel en plej parto de Hispanio dramaj okazoj. Dekomence la insurekcio malsukcesis: la militistoj estis malmultaj, la civilgvardio dubis kaj la registaraj trupoj "carabineros" kun la maldekstraj organizoj estis fortaj, nome ĝis 2 000 armitaj homoj inter policanoj kaj milicanoj, kiuj militis kontraŭ la proksimaj trupoj de Franco ĉe la Kampo de Ĝibraltaro,[8] post konstitui la Defendokomitaton, kio funkciis ankaŭ en la aliaj teritorioj kontrolitaj de la registaro de la Dua Hispana Respubliko. En tiu komitato ludis gravan rolon la CNT[9] kaj aliaj maldekstraj organizoj, same kiel loĝantoj de Benaoján kaj Montejaque. La CNT organizis alternativan sistemon de liverado de nutraĵoj kaj aliaj necesaĵoj,[10] krom ĝermon de revolucia ekonomio. Dum la respublka revolucia epoko okazis ĉirkaŭ 200 politikaj murdoj en Arundo.

La 16a de septembro de 1936 la armeo de Franco alvenis ĝis Arundo kaj la arundanoj amase fuĝis tra la montaro kun samareanoj al Malago kie ii rifuĝiĝis en la katedralo kaj aliaj religiaj konstruaĵoj.[11] Kun ili alvenis la fama relikvujo kiun poste havis ĉe si Francisco Franco.

Post la Hispana Enlanda Milito la urbo travivis profundan krizon kiu okazigis la elmigradon de multaj arundanoj.[12]

Monumentoj kaj interesaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Taŭrludejo de Arundo.

Inter la elstaraj monumentoj de la urbo troviĝas la Nova Ponto situanta sur la Gorĝo de la Tranĉo kune kun la Malnova Ponto, la araba ponto aŭ la toreejo. Arundo estis dividita kaj ankoraŭ ĝi konservas tiun dividon en tri kvartaloj: Sankta-Francisko, la plej antikva, kie troviĝis enklavigita la alkazaro; la urbo, kie troviĝas la grandaj konstruaĵoj, monaĥejoj, preĝejoj kaj palacoj, pitoreskaj stratoj kun arkoj, kolonoj, arabaĵoj kaj aliaj ornamaĵoj kiuj montras sian originon; kaj laste, Mercadillo (Bazareto), la plej moderna, fondita post la Reconquista, konata pro ĝia baroka domaro, blankega kaj riĉigata de la kradoj en ĝiaj fenestroj, faritaj en la sama urbo[13] .

La Urbo[redakti | redakti fonton]

En la malnova parto, konata kiel "La urbo" troviĝas la Pleja Preĝejo, la Preĝejo de la Sankta Spirito, la urbodomo, pluraj muzeoj, la palacoj Mondragón kaj Salvatierra, la Domo de la Maŭra Reĝo tra kiu eblas malsupreniri al la fundo de la tranĉo per ŝtupoj de la minejo, la Domo de la Giganto, la Minareto de Sankta Sebastiano, la malaperinta Preĝejo Sankta Sebastiano, la Domo de Sankta Johano Bosko, la Pordo de Filipo la 5-a kaj multaj palacetoj, stratetoj kaj placetoj.

La Domo de la Maŭra Reĝo.

Sankta-Francisko[redakti | redakti fonton]

Preterpasante la Deklivon de la Bildoj troviĝas la kvartalo Sankta-Francisko, ekde kiu videblas la Pordo Almokabaro kaj la araba murego kiu ĉirkaŭis Arundon kaj kiu atingis la araban ponton kie elstaras la arabaj banejoj de Arundo, unuj el la plej bone konservitaj de Hispanio. Elstaras ankaŭ la Monaĥejo Sankta Francisko el kiu la kvartalo ricevis sian nomon, sed nur konserviĝas ĝia preĝejo, el gotika-mudeĥara stilo kun portalo el izabela gotika stilo.

La Bazareto[redakti | redakti fonton]

La moderna kvartalo El Mercadillo [merkaDIjo], nome Bazareto, Merkadeto aŭ Proviantbazaro, estas la nova kvartalo kiu konstruiĝis trans la ravino kiu absolute separas ĝin el la historia domaro ĉefe antaŭ la konstruado de la Nova Ponto. En la moderna urboparto troviĝas la turisma restadejo konstruita sur kio iam estis la Urbodomo kaj la proviantbazaro; la taŭroplaco de Arundo, propietaĵo de la Arunda Nobela Rajd-Societo, estas la plej antikva kaj granda toreejo de la mondo; la parko de la Promenejo kun siaj balkonoj ĉe la tanĉo, kun multaj plantoj kaj la nova Teatro Vicente Espinel; la preĝejoj Helpo, Favoro, Sankta Cecilio kaj Patro Jesuo inter aliaj, kaj ankaŭ la Kapeleto Virgulino de la Doloroj.

Klasika arkitekturo arunda en la urbo.

Alia interesa allogaĵo estas la strato Carrera Espinel, el unu kilometro longa kaj por piedirantoj kun naŭ partoj, fame konata kiel Strato de la Bulo. Ĉi tiu strato ricevas sian nomon, laŭ la tradicio, de infanoj kiuj formis grandan bulon el neĝo (profitante la leĝeran deklivon en unu el la raraj neĝadoj en Arundo); en ĝi troviĝas ĉiaspecaj vendejoj kaj ĝuste en ĝi disvolviĝas la komerca vivo de la urbo. Sekve, en norda direkto, etendiĝas la modernaj kvartaloj de la urbo.

Ankaŭ en la kvartalo La Bazareto troviĝas bona parto el la artista heredo modernisma kaj eklektika de la urbo, inter kiuj elstaras la konstruaĵo de la Cirklo de Artistoj aŭ la Kazino de Arundo, loko kie Blas Infante organizis la unuan andaluzan asembleon, situanta en la placo de la Helpo, la kiosko kaj la stratlanternoj de la Promenejo de la Tranĉo, la rigardejo de la Promenejo Blas Infante, aŭ la stratlanterno de la placo Carmen Abela, kaj multnombraj privataj loĝejoj[14].

Politiko kaj administrado[redakti | redakti fonton]

Urbodomo de Arundo.

La politika administrado de la urbo demokratie efektiviĝas pere de la urbodomo kies laborskipo estas elektata ĉiun kvaran jaron per universala voĉdonrajto. La balontantaro konsistas el ĉiuj registritaj loĝantoj de Arundo pli ol 18 jaraĝaj kaj el hispana civitaneco aŭ el aliaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Laŭ la Leĝo de Ĝenerala Balota Sistemo[15], kiu establas la nombron de elekteblaj magistratanoj laŭ la kvanto de la loĝantaro de la municipo, la Municipa Korporacio de Arundo konsistas el 21 magistratanoj.

Ekde la restablado de la demokratio en Hispanio alterniĝis la partioj de Arundo en ĝia regado inter la Hispana Laborista Socialista Partio de Andaluzio kaj la Andaluzisma Partio, krom dum eta periodo kiam regis la Andaluza Popola Partio. En la municipaj balotoj de Hispanio en 2007, la Andaluzisma Partio estis la listo plej balotita kaj atingis 9 magistratanojn kompare al la sep de la socialistoj kaj la kvar magistratanoj de la Popola Partio kaj la ununura de Unuiĝinta Maldekstro La Verduloj-Kunvoko por Andaluzio[16].

En la municipaj balotoj de 2011, la socialistoj gajnis la balotadon laŭ nombro de voĉdonoj sed ĝi kaj la Popola Partio egaliĝis laŭ nombro de magistratanoj. Tiam, okazis pakto inter ĉi lastaj kaj la Andaluzisma Partio kiu permesis investi al María de la Paz Fernández kiel urbestrinon de Arundo[17].

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La Strato Espinel, ankaŭ konata kiel Strato de la Bulo, estas la ĉefa komerca strato de la urbo.

La ekonomio de Arundo forte kaj precipe baziĝas sur la kultura kaj kampara turismoj. Ĝi havas kelkajn industriojn kiuj produktas nutraĵojn kaj meblojn, kaj multajn etajn komercejojn kaj restoraciojn elpensitajn por la turistoj kiuj ĉiutage vizitas ĝin pere de ekskursoj venantaj el la Suna Marbordo[18]. Arundo konvertiĝis en un el la plej vizitataj urboj de Andaluzio danke al ĝia granda monumental heredo, la natura ĉirkaŭo kaj la proksimeco al la grandaj centroj de la amasturismo ĉe la mediteranea bardo. Aliaj el la allogaĵoj estas la altkvalitaj vinkeloj de la urbo.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Arundo komunikiĝas kun la najbaraj distriktoj pere de vojreto el pejzaĝa valoro, ĉar ĝi transiras la multnombrajn montopasejojn de la montĉeno. La transportado per la fervojo eblas per la trajnoj Talgo kiuj komunikas Arundon kun Algeciras kaj Madrid pere de la servoj Altaria, kaj trajnoj 599 kiuj komunikas la urbon kun Algeciras kaj Granado pere de MD.

Vojreto[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj ŝoseoj kiuj komunikas kun Arundo estas: A-397, kiu ligas ĝin kun San Pedro Alcántara, en la Suna Marbordo, kie ĝi ligiĝas al la A-7 kaj la AP-7; la A-374, kiu iras en nordokcidenta direkto al Montecorto kaj Algodonales kaj daŭre iras per aliaj nomoj ĝis Sevilo kaj Ĥerezo de la Landlimo; la A-369, en dudokcidenta direkto transirante Benadalid kaj Algatocín ĝis Gaucín, de kie ĝi iras ĝis la Golfo de Algeciras sub la nomo A-405; la A-367, kiu kunigas Arundon kun Cuevas del Becerro, irante al Teba kaj Ardales, kie ĝi ligiĝas kun aliaj ŝoseoj direkte al Antequera kaj Malago tra la Valo Guadalhorce; kaj la A-366, kiu kunigas Arundon kun Coín pasante tra El Burgo, Yunquera kaj Alozaina[19], igante ĝin alternativa vojo al la provinca ĉefurbo tra la Montaro de la Neĝoj. Aliaj malpli grandaj ŝoseoj ligas Arundon kun Arriate kaj Setenil de las Bodegas (MA-7400), Benaoján (MA-7401) kaj Acinipo (MA-7402).

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Ekde la stacidomo de Arundo ekiĝas trajnoj al Algeciras, Malago, Antekero, Granado, Kordovo kaj Madrido. La servo A-5 de Renfe, Algeciras-Granado funkcias tri fojojn tage ambaŭdirekte. Ankaŭ estas ĉiutaga trajno de Arundo al Algeciras matene, alia de Algeciras al Arundo vespere, kaj ĉiutaga trajno al Malago kiu revenas vespere. El longa distanco, la servo de Altaria Madrido-Algeciras okazas ambaŭdirekte dufoje tage, kun Arundo kiel unu el la haltejoj[20] .

La trajnlinio Bobadilla-Algeciras kiu transiras Arundon, estis konstruita en 1890. Temas pri unudirekta vojo senelektra kaj sinua, pro kio ĝi iras sufiĉe malrapide kompare kun la aliaj trajnoj. Tamen, kelkaj partoj jam estas modernigataj por adapti la trajnlinion al la alta rapideco. En la municipo Arundo estas projektata alternativo kiu evitu la nuna Z-forman trairon kaj la rekuperadon de la stacidomo Arundo-La Indiana, nun forlasita. Kiam ĉi tio estos finigita, la altrapidaj trajnoj inter Arundo kaj Antequera-Santa Ana malfruos 20 minutojn kaj inter Arundo kaj Algeciras, 1 horon kaj 10 minutojn[21].

Interurbaj busoj[redakti | redakti fonton]

Arundo ne estas integrita en la Konsorcio de Metropola Transporto de Malago, sed kelkaj el la linioj el la metropola areo parte atingas la arundan teritorion[22].

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Muzikistoj de Arundo.

Kulturaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

En Arundo estas celebrataj ĉiujare tri muzikfestivaloj. La Festivalo de Cante Grande de Arundo dediĉata al flamenko. Ĝi okazas en aŭgusto kaj estas la plej antikva de la urbo kaj unu el la plej antikvaj de Andaluzio, ekiĝinta en 1968[23].

La Internacia Folklora Ceremonio okazis okazigis en 2009 la tridekan eldonon. Ĝin organizas la Folklora Kultura Asocio Abul-Beka Ĥoroj kaj Dancoj de Arundo, kaj ĝi estas dediĉita al la tutmonda popola muziko. Laste, la somera festivalo "Muziko kaj Krepuskoj", ofte celebrata, kvankam ne ĉiujare[24].

Aliaj kulturaj aranĝoj estas; la Ĉiudujara Internacia Festivalo pri Scianca Kino organizata de Unicaja; la konkurso pri pentrarto, ekiĝinta en 2005; la konkurso Letero al la Amo, inaŭgurita en 2008, la Kolektiva Ekspozicio de Pentristoj ekde 1988, la Artfoiro Cofrade, ekde 2009; kaj la Librofoiro, okazanta en novembro. Cetere, Arundo estas unu el la sidejoj de la somerkursaro de la Universitato de Malago.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Carruaje en el Museo Lara.
  • Municipa Muzeo de Arundo: situanta en la Palaco Mondragón, ĝi gastigas restaĵojn de elfosaĵoj entreprenitaj en la municipo kaj donacoj de privataj kolektistoj. Ĝi havas kvar grandajn laŭtemajn salonojn, el kiuj nur pormomente instaliĝis la salono pri arkeologio[25].
  • Muzeo Lara: estas artmuzeo ankaŭ kun antikvaĵoj situanta en la antikva palaceto de la Grafoj de la Konkero de la Insuloj Batanoj, konstruaĵo de la 18-a jarcento. Ĝi havas ĉ. 5 mil originalajn artaĵojn kiuj estas laŭteme ordigitaj (armiloj, horloĝoj, muzikiloj, pentraĵoj, ktp)[26].
  • Muzeo de Rilke: temas pri konstanta ekspozicio en la dormoĉambro 208 de la Hotelo Reina Victoria-Husa, kun la tiuepokaj detaloj, en kies ĉambro tranoktis dum sia restado en la urbo la germana poeto Rilke.
  • Muzeo de la Vojrabisto: ĝi montras la historion de tiu socia fenomeno en la Montĉeno de Arundo pere de kolekto de dokumentoj, bildoj, personaj datenoj kaj okazintaĵoj de la vivo de Pasos Largos, El Tempranillo, Tragabuches kaj aliaj. Ĝi ankaŭ rekreas trinkejon el tiu epoko[27].
  • Muzeo Joaquín Peinado: estas kolekto centrita en la verko de la pentristo Joaquín Peinado, situanta en la Palaco de la Markizoj de Moktezumo. Ĝi montras la malsamajn kreivajn etapojn de la pentristo tra 190 grafikaj verkoj, olepentraĵoj, akvareloj kaj enkaŭstikoj[28].
  • Muzeo de la vino de Arundo: la konstanta montraĵo de la muzeo centriĝas en la vinhistorio en Arundo, por kiu rekuperiĝis pluraj iloj kiuj rekte rilatas al la ellaborado de vino en la arunda distrikto[29].

Popolaj festoj[redakti | redakti fonton]

Pilgrimfesto en Arundo.

En Arundo oni celebras la tradiciajn festojn de ĝia aŭtonoma komunumo (Andaluzio) kaj de aliaj lokoj en Hispanio, kiel la Kavalkado de la Tri Reĝoj, la karnavalo, la Sankta Semajno, la Kristokorpa Festo kaj pluraj foiroj kaj pilgrimfestoj.

La Sankta Semajno de Arundo estas deklarita kiel festo je Nacia Turisma Intereso de Andaluzio. El religia vidpunkto, ĝi estas unu el la plej gravaj okazintaĵoj en la urbo ĉiujare. Dum la Sankta Semajno okazas ĝis 15 defiloj de diversaj asocioj religiaj[30].

La foiroj okazas en majo (Maja foiro), septembro (Foiro Pedro Romero) kaj oktobro (Foiro de Sankta Francisko), el kiuj la septembra foiro estas la plej grava, el turisma nacia intereso. La unua dimanĉo de julio estas dediĉata al la pilgrimfesto de la Virgulino de la Kapo, kun eliro el la Preĝejo de la Favoro kaj eniro en la ermitejo de la Virgulino de la Kapo kaj en majo, du procesioj, tiu de la Virgulino de la Paco kaj tiu de la Virgulino Maria Helpantino. En junio okazas la Kristokorpa Festo[31].

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

La arunda kuirarto precipe konsistas el simplaj pladoj kiel supoj el tomato kaj ajlo, supo el kikero aŭ lentoj, kun asparagoj kaj fungoj. Aliaj specialaĵoj estas la rostita kaprido je montara stilo, la kolbasoj je alkoholo kaj kaj bovaĵo kun terpomoj, sed super ĉiuj ĉi pladoj elstaras la pladoj derivitaj el la ĉasado kiel perdriko tranĉita kaj la arundstila kuniklaĵo[32]. Ankaŭ estas tradiciaj pladoj la kukurboj arundstilaj, la paneroj kun kolbaso, la kaĉoj, la faboj kun tomato, ajlo kaj ŝinko, la fazeoloj kun sangokolbaso, la supo el migdaloj kaj artiŝokoj, la gazpaĉo je montara stilo, la omleto arundstila kaj la ŝafvianda raguo. En kukarto elstaras la dolĉaĵoj de la monaĥinoj kaj la flavaĵoj de la Tranĉo.

Gravuloj kiuj naskiĝis aŭ rilatis al Arundo[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Arundo[redakti | redakti fonton]

En Arundo loĝas esperantistoj kaj ofte okazas kursoj kaj ekzistas la Arunda Esperanto-Klubo[33]. En la unua semajno de majo 2014, la urbo gastigis kaj la 73-an 73an Hispanan Kongreson de la Hispana Esperanto-Federacio kaj la 18-an Andaluzan Kongreson[34].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nacia Instituto de Statistiko (Hispanio)
  2. La imagen gráfica del Puente Nuevo de Ronda, siglos XVIII y XIX, de Rafael Valentín López Flores, eldonejo Isla de Arriarán: revista cultural y científica, ISSN 1133-6293, Nº. 26, 2005, paĝoj. 81-110
  3. Nomenclátor. Relación de unidades poblacionales 2009. Nacia Instituto de Statistiko (Hispanio). Alirita 2010-02-10.
  4. [1]
  5. Datumoj de la NISE
  6. [2]
  7. [3]
  8. Lucía Prieto Borrego, La guerra civil en Ronda, http://luciaprieto.files.wordpress.com/2012/04/guerra-civil-en-ronda_blog.pdf Konsultita la 11an de majo 2014.
  9. Lucía Prieto Borrego, paĝo 5.
  10. Lucía Prieto Borrego, paĝo 6.
  11. Lucía Prieto Borrego, op cit.
  12. [4]
  13. [5]
  14. [6]
  15. [7]
  16. [8]
  17. [9]
  18. Tomatoj sengustaj
  19. Arundo, tajnreto
  20. [10]
  21. [11]
  22. [12]
  23. [13]
  24. [14]
  25. [15]
  26. Muzeo Lara, oficiala retpaĝo.
  27. Muzeo de la Vojrabisto
  28. Muzeo Joaquín Peinado
  29. Muzeo de la Vino
  30. Turismo de Arundo
  31. Ĉiujaraj arundaj festoj
  32. Arunda kuirarto
  33. http://www.facebook.com/esperantoarunda
  34. Informpaĝo de la kongresoj en Arundo
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.