Rondaj kanaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kanji (Ĉina skribo)

Kana (Kanao)

baziĝas sur

Rōmaji (Latinigo)


Hiragano aŭ la rondaj kanaoj aŭ (japane: 平仮名 aŭ ひらがな hiragana) estas silabaro de la japana lingvo, unu pincipa parto de la japana skribsistemo kiel katakano, kanĝi kaj la latina alfabeto (rōmaĵi). Hiragano kaj katakano estas ambaŭ kano-sistemoj, en kiuj ĉiu signo signifas unu "mora". Ĉiu signo estas aŭ vokalo kiel "a" (あ); konsonanto, post kiu iras vokalo, kiel "ka" (か); aŭ "n" (ん), naza sono, kiu, dependante de kian sonon ĝi antaŭiras, similas al Esperanta "n", "m" aŭ la naza "n" ([ŋ]).

Oni uzas hiraganon por skribi gramatikajn vortojn (ekz. prepoziciojn kiel から kara "el"), ŝanĝeblajn finaĵojn (ekz. 読む jomu "legas" kaj 読まない jomanai "ne legas") kaj vortojn, kiuj ne havas kanĝi aŭ la kanĝi estas malofte uzata. Principe la singoj nur estas sonoj (kiel niaj literoj, ekz. "b") kaj ne havas signifon. Oni povas uzi ĝin ankaŭ kiam la leganto eble ne scias la kanĝi aŭ estas tro formale por la skrib-celo. Ekzemple, la vorton 食べました tabemaŝita "manĝis" oni skribas per la kanĝi 食, kiu signifas "manĝi" kaj kvar hiragan-signoj べました, kiuj havas gramatikon signifon. Oni uzas hiraganon ankaŭ por doni la elparolon de kanĝi por leghelpo, oni kutime skribas ĝin super la kanĝi kaj nomas ĝin furigano (jap. ふりがな furigana).

Tabelo de la rondaj kanaoj

a [a] i [i] u [ɯ] e [e] o [o]
ka [ka] ki [ki] ku [kɯ] ke [ke] ko [ko]
sa [sa] shi [ɕi] su [sɯ] se [se] so [so]
ta [ta] chi [cɕi] tsu [tsɯ] te [te] to [to]
na [na] ni [ni] nu [nɯ] ne [ne] no [no]
ha [ha] hi [hi] fu [ɸɯ] he [he] ho [ho]
ma [ma] mi [mi] mu [mɯ] me [me] mo [mo]
ya [ja] yu [jɯ] yo [jo]
ra [ɺa] ri [ɺi] ru [ɺɯ] re [ɺe] ro [ɺo]
wa [ɰa] wi [ɰi] we [ɰe] wo [ɰo][o]
n
ga [ga] gi [gi] gu [gɯ] ge [ge] go [go]
za [za] ji [ʑi] zu [zɯ] ze [ze] zo [zo]
da [da] ji [ɟʑi] zu [zɯ][dzɯ] de [de] do [do]
ba [ba] bi [bi] bu [bɯ] be [be] bo [bo]
pa [pa] pi [pi] pu [pɯ] pe [pe] po [po]
きゃ kya [kʲa] きゅ kyu [kʲɯ] きょ kyo [kʲo]
ぎゃ gya [ɡʲa] ぎゅ gyu [ɡʲɯ] ぎょ gyo [ɡʲo]
しゃ sha [ɕa] しゅ shu [ɕɯ] しょ sho [ɕo]
じゃ ja [ɟʑa] じゅ ju [ɟʑɯ] じょ jo [ɟʑo]
ちゃ cha [cɕa] ちゅ chu [cɕɯ] ちょ cho [cɕo]
にゃ nya [ȵa] にゅ nyu [ȵɯ] にょ nyo [ȵo]
ひゃ hya [ça] ひゅ hyu [çɯ] ひょ hyo [ço]
びゃ bya [bʲa] びゅ byu [bʲɯ] びょ byo [bʲo]
ぴゃ pya [pʲa] ぴゅ pyu [pʲɯ] ぴょ pyo [pʲo]
みゃ mya [mʲa] みゅ myu [mʲɯ] みょ myo [mʲo]
りゃ rya [ɺʲa] りゅ ryu [ɺʲɯ] りょ ryo [ɺʲo]