Rondfolia geranio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rondfolia geranio
Geranium rotundifolium L
Geranium rotundifolium L
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Verdukotiledonoj Eudicots
Ordo: Geranialoj Geraniales
Familio: Geraniacoj Geraniaceae
Genro: Geranio Geranium
L.
Specio: Rondfolia geranio Geranium rotundifolium L
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rondfolia geranio (Geranium rotundifolium L.) estas geranio, nome jara herbeca planto el la familio geraniacoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

  • La planto harplenas kaj posedas tigojn de 10 ĝis 30 cm altajn, plej ofte starajn.
  • Ĝiaj harozaj folioj posedas longan petiolon. Ili duonrondas (pro tio la specinomo) kaj manforme dividiĝas en 5-7 loboj preskaŭ tiom larĝaj kiom longaj. Ili ĉirkaūkreskas je la bazo kaj poste kontraŭstaras.
  • La floroj etas kaj rozkoloraj. La 5 verdaj sepaloj liniformas kaj longas 5-6 mm. La 5 petaloj intense rozkoloras kaj blankas ĉe la bazo. Ili ne dividiĝas pinte. La infloresko estas cumo kun du floroj. La frukto estas glata (ne sulkoza).
Frukto

Kreskloko[redakti | redakti fonton]

Ĝi kreskas de aprilo ĝis septembro en kampoj, longe de vojoj, de heĝoj kaj en ĝardenoj en okcidenta Azio, norda Afriko kaj Eŭropo.