Rondonópolis
El Vikipedio
Koordinatoj: 16°28′15″S 54°38′08″U / 16.47083°S, 54.63556°U Rondonópolis estas municipo kaj urbo de subŝtato Mato-Groso, en Brazilo. Ĝi troviĝas 227 metrojn super marnivelo; ĝia loĝantaro en 2007 estas 167.024 homoj. La municipo havas areon de 4.165 km².
Esperanto en Rondonópolis [redakti]
En 1984 Associação Rondonopolitana de Esperanto kaj Fundação Sócio Cultural Educacional Vale do Sol klopodis starigi Esperanto-kurson en Rondonópolis. Pro tio, oni invitis Valdemir Moreira, el Iporá, ĉar kvardek personoj promesis studi la lingvon.