Rondoplaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Place de l’Étoile (Stelplaco), la unua trafikmalfermita rondoplaco, ekestis en 1901

Rondoplaco estas placo rondforma (sed ankaŭ kelkfoje ovalapoligona) en urboj. Konstruaĵo kiel fontoŝtonostatuo sed ankaŭ kelkaj arboj ĝenerale staras meze de la rondoplaco.

Pro la ĉiam pligranda nombro de veturiloj, plejparto de la rondoplacoj estas uzita de trafiko. La aŭtoj giras ĉirkaŭ la ronda centro. Oni nepre ne konfuzu la rondoplacoj kaj la trafikcirkloj ĉar la nocioj de vojkruciĝo kaj de placo ne estas interŝanĝeblaj. Unue, en la trafikcirkloj, la aŭto kiu jam penetris la cirklon ĉiam havas la prioritaton dum en la rondoplaco, la girantaj aŭtoj cedas la prioritaton al la alvenantaj aŭtoj. En la trafikcirkloj, la rapidlimigo estas ofte severa kaj regula (ofte ĉirkaŭ 40km/h) dum en la rondoplaco, la trafiko ĝuas kelkfoje veran rapidebligan aŭtovojon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La rondoplacoj unue aperis franclingve (Rond-point) en ĝardenada terminaro ĉirkaŭ la 17-a jarcento kaj komencas alpreni sian urban signifon nur la sekvonta jarcento. En 1777, la Place de l’Étoile (kiu poste nomiĝos Place Charles-de-Gaulle) formiĝis ĉirkaŭ la Triumfa Arko de Parizo kaj en 1901, ĝi estis malfermita al trafiko. La dua granda trafika rondoplaco estiĝas en 1904 en Novjorko: la Columbus Circle.