Rongellen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rongellen
Blazono de Rongellen
Ponto trans Malantaŭa Rejno en la Viamala-Ravino, komunumo Rongellen (la ponto estas la simbolo de la komunuma flago)
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Schams
Koordinatoj  46° 40′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 46.66667 °N, 9.43333 °O / 46.66667; 9.43333 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 46.66667 °N, 9.43333 °O / 46.66667; 9.43333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 44
Areo 2,02 km²
Alteco 1003 m super marnivelo
Poŝtkodo 7430
Komunumkodo 3711
Mapo de Rongellen

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Rongellen (en la romanĉa lingvo: Runtgaglia) estas komunumo de la komunumaro Schams kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 44 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rongellen situas ĉe la okcidenta flanko de la Viamala-Ravino, unu el la plej grandaj obstakoloj de la vojo de Thusis al Splugo- kaj San-Bernardino-Pasejo, kiun fosis la Malantaŭa Rejno. La komunumo konsistas el la du partoj Unter Rongellen kaj Ober Rongellen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rongellen limas en okcidento kaj nordo al Thusis, en nordoriento al Sils en Domleschg, en sudoriento al Zillis-Reischen, kaj en sudo al Lohn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la teritorio de Rongellen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj la svisa aŭtovojo A13, kiuj ambaŭ ĉirkaŭveturas la Viamala-Ravinon kaj ankaŭ la vilaĝocentron per tuneloj. La komunumo-parto Unter Rongellen situas ĉe la kantona ĉefvojo, tra kiu pasas la poŝtaŭtolinio de Thusis al Zillis kaj pluen al Splugo- respektive San-Bernardino-Pasejo. De la kantona ĉefvojo flanka vojo kondukas al Ober Rongellen, sur kiu cirkulas koneta poŝtaŭtolinio.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Rongellen estas la sola komunumo en Schams, kiu estas tradicie germanlingva, verŝajne - tamen ne dokumentita - tio estas la sekvo de setlado fare de valzoj. Pro almigro de romanĉlingvanoj, la komunumo ĉiam disponis pri romanĉlingva malplimulto de inter 10 kaj 20%.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rongellen datiĝas el la jaro 1344 kiel Rungal. Supozeble dum mezepoko ekzistis valza setlejo en Rongellen. Landaj mastropj estis la Senjoroj de Vaz kaj poste ĝis la Milito de Schams la Grafoj de Werdenberg, kiuj 1456 devis revendi la valon al la episkopo de Koiro. En la jaro 1458 la loĝantoj de Schams kaj kun ili ankaŭ de Rongellen sin liberaĉetis de la episkopa feŭdo. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]